Akva rezervujo Vír I
Akva rezervujo Vír I | |
ĉeĥe: Vodní nádrž Vír I | |
rezervujo | |
valbaraĵa lago, mezo
| |
Oficiala nomo: Akva rezervujo Vír I | |
Lando | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Regiono Vysočina |
Distrikto | Žďár nad Sázavou |
Municipo | Vír |
Rivero | Svratka |
Situo | Akva rezervujo Vír I |
- koordinatoj | 49° 34′ 06″ N 16° 18′ 30″ O / 49.56833 °N, 16.30833 °O (mapo) |
Longo | 9,3 km (6 mi) |
Larĝo de digo | 9 m |
Maks. profundo | 65,6 m |
Volumeno | 44 056 000,0 m3 (1 555 822 957 cu ft) |
Akvokolektejo | 410,50 km² (41 050 ha) |
Areo | 2,235 km² (223,5 ha) |
Konstruita | 1947-1957 |
Tipo de rezervujo | akvobaraĵo |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Vír I Reservoir | |
Portalo pri Ĉeĥio | |
Vír I estas akvobaraĵo kun digo kun alteco 76,5 m sur rivero Svratka super municipo Vír. Ĝi estis konstruita en la jaroj 1947 ĝis 1957. Ties konstruado kaŭzis pereon de municipo Chudobín ĉe Dalečín kaj pereon de parto de municipo Korouhvice.
Indikoj
[redakti | redakti fonton]La konstruado de la akva rezervujo estis komencita en la jaro 1947 kaj en la jaro 1958 ĝi estis donita en plenan trafikon. Per konstruo de 71 metroj alta digo estiĝis lago, kies maksimuma areo atingas 223,5 ha.
Al la akva rezervujo apartenas hidroelektra centralo kun du turbinoj kaj stacio por reguligo de trinkakvo. Mezproksima produkto de la trinkakvo moviĝas inter 50 – 60 litroj dum sekundo, maksimume ĝis 200 litroj dum sekundo. Dum normala potaga trafiko do eblas doni pli ol 5000 metroj da kubaj metroj de trinkakvo.
Uzo
[redakti | redakti fonton]Dank' al tiu ĉi konstruaĵo estas provizataj de trinkakvo regionoj de Nové Město na Moravě, Bystřice nad Pernštejnem kaj parto de regiono de Žďár nad Sázavou, kaj plu ankaŭ Brno kaj ties ĉirkaŭaĵo (Víra regiona akvokondukilo). Pro tio la loko estas nealirebla al refreŝigado kaj por fiŝkaptado, ĉar por ties ĉirkaŭaĵo validas proklamilo de la I-a zono de higiena protekto. Tamen entrepreno Povodí Moravy faris malpli grandan cedon kaj sur la maldekstra bordo estis konstruita asfalta vojo servanta kiel biciklovojo, kiu kondukas ĝis Dalečín. Plu estis malfermita akvomastruma instruiga vojo.
La akva rezervujo ankaŭ servas por kapti inundojn.