Akvonivelprognozo (germana Nord-Mar-bordo)
La akvonivelprognozo (germane: "Wasserstandsvorhersage") por la germana Nord-Mar-bordo estas la prognozo de la atendeblaj akvoniveloj por la dirita regiono. Laŭ la germana leĝo pri martrafikaj taskoj (germane "de:Seeaufgabengesetz") la akvonivelprognozo apartenas al la taskoj de la germana federacia ofico por marŝipveturado kaj hidrografio ("de:Bundesamt_für_Seeschifffahrt_und_Hydrographie").
En la akvonivelprognozo estas indikata la atendebla deflankiĝo de la venonta tajda maksimumo disde la meznombra tajda maksimumo de la astronomia tajdo (ekz. “je 0 ĝis 3 decimetroj pli alta, ol la meznombra tajda maksimumo”). Depende de la tempo de la tajda maksimumo por Cuxhaven estas anoncate por la germana Nord-Mar-bordo kaj Emden kaj krome por Hamburgo kaj Bremeno plue, ĉu temas pri la matena, antaŭtagmeza, tagmeza, posttagmeza, vespera aŭ nokta tajda maksimumo (laŭ la sekva tabelo[1][2][3]).
Tempo de tajda maksimumo por Cuxhaven en la tempa intervalo[4] ... |
Por la germana Nord-Mar-bordo kaj Emden estas anoncata ... |
Por Bremeno kaj Hamburgo estas anoncata ... |
---|---|---|
02:00-04:00 horo | nokta tajda maksimumo ("Nacht-Hochwasser") |
matena tajda maksimumo ("Morgen-Hochwasser") |
04:00-08:00 horo | matena tajda maksimumo ("Morgen-Hochwasser") |
antaŭtagmeza tajda maksimumo ("Vormittag-Hochwasser") |
08:00-10:00 horo | antaŭtagmeza tajda maksimumo ("Vormittag-Hochwasser") |
tagmeza tajda maksimumo ("Mittag-Hochwasser") |
10:00-12:00 horo | antaŭtagmeza tajda maksimumo ("Vormittag-Hochwasser") |
posttagmeza tajda maksimumo ("Nachmittag-Hochwasser") |
12:00-14:00 horo | tagmeza tajda maksimumo ("Mittag-Hochwasser") |
posttagmeza tajda maksimumo ("Nachmittag-Hochwasser") |
14:00-18:00 horo | posttagmeza tajda maksimumo ("Nachmittag-Hochwasser") |
vespera tajda maksimumo ("Abend-Hochwasser") |
18:00-22:00 horo | vespera tajda maksimumo ("Abend-Hochwasser") |
nokta tajda maksimumo ("Nacht-Hochwasser") |
22:00-02:00 horo | nokta tajda maksimumo ('Nacht-Hochwasser") |
nokta tajda maksimumo ("Nacht-Hochwasser") |
La aktuala akvonivelprognozo por la germana Nord-Mar-bordo estas publikigata interalie en la interreto kaj disaŭdigata plurfoje ĉiutage de radiostacioj (detaloj pri ĉi lasta estas en la sekva tabelo[5]).
Horo[4][6] | Radiostacio | Frekvenco |
---|---|---|
01:05 horo komence de la marveterraporto (“Seewetterbericht”) |
Dokumente und Debatten | DAB+[7]-frekvenco |
09:05 horo dimanĉe post la novaĵ-elsendo | NDR Blue NDR Info NDR Kultur |
respektivaj ultramallongondaj[8] kaj DAB+[7]-frekvencoj |
09:30 horo lunde ĝis vendrede | NDR 1 Niedersachsen | 91,1 MHz 95,8 MHz 96,0 MHz 105,4 MHz[9] |
09:30 horo sabate kaj dimanĉe (kelkfoje) |
NDR 1 Niedersachsen | Ultramallongondaj[10] kaj DAB+[7]-frekvencoj |
18:10 horo komence de la marveterraporto (“Seewetterbericht”) |
Dokumente und Debatten | DAB+[7]-frekvenco |
22:05 horo[11] post la novaĵ-elsendo | NDR Blue NDR Info NDR Kultur |
respektivaj ultramallongondaj[8] kaj DAB+[7]-frekvencoj |
22:07 horo[12] post la novaĵ-elsendo | NDR 90,3 | 90,3 MHz kaj DAB+[7]-frekvenco |
Ligilo
[redakti | redakti fonton]- Bundesamt für Seeschifffahrt und Hydrographie (Wasserstand) Arkivigite je 2011-09-25 per la retarkivo Wayback Machine
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Bazo: informo (de Aŭgusto 2009) de la germana federacia ofico por marŝipveturado kaj hidrografio post demando de la redaktinto de la artikolo.
- ↑ Ekzaktaj prognozoj de la tempoj de tajdaj maksimumoj kaj minimumoj: http://www.bsh.de/de/Meeresdaten/Vorhersagen/Gezeiten/index.jsp Arkivigite je 2006-11-21 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ En akvonivelprognozoj, kiuj ne estas publikigataj rekte de la germana federacia ofico por marŝipveturado kaj hidrografio aŭ de publikaj radiostacioj, deflankiĝoj disde la skemo donita en la tabelo estas eblaj.
- ↑ 4,0 4,1 Laŭ la leĝa tempo en Germanujo.
- ↑ Bazo: Aŭskult-observoj de la redaktinto de la artikolo.
- ↑ Deflankiĝoj, iafoje ankaŭ ne okazantaj disaŭdigoj, estas eblaj.
- ↑ 7,0 7,1 7,2 7,3 7,4 7,5 Sendertabelle DAB Deutschland (tabelo de DAB-sendiloj en Germanujo)
- ↑ 8,0 8,1 ">NDR Info – Frequenzen; NDR Kultur – Frequenzen; NDR Blue: ne per ultramallongondo.
- ↑ La por-regiona programero disaŭdigata tiuhore en aliaj ultramallongondaj frekvencoj estas por ne-marbordaj regionoj kaj ne entenas akvonivelprognozon.
- ↑ NDR 1 Niedersachsen - Frequenzen
- ↑ Se estas novaĵ-elsendo.
- ↑ La taga tempo de la tajda maksimumo (posttagmezo, vespero k. t. p.) estas anoncata kutime nur por Hamburgo.