Alĝeria Komunista Partio
Aspekto
La Alĝeria Komunista Partio (AKP aŭ PCA), estis komunista partio en Alĝerio.
Historio
[redakti | redakti fonton]Branĉo de la Komunista Partio de Francio
[redakti | redakti fonton]La AKP aperis en 1920 kiel filio de la Franca Komunista Partio (PCF). Ties ĉeloj estis ĉefe komponataj de ekzilaj laboristoj, ĉefe multnombraj eŭropanoj forpelitaj el metropolo, kelkaj post kiam la gepatroj estis ekzilitaj al la kolonioj post la Pariza Komunumo kaj postaj movadoj.
Memstara organizo
[redakti | redakti fonton]La AKP iĝis fine separita ento en 1936 kaj malfermiĝis al indiĝenoj. El la konstitua kongreso okazinta la 16-a de oktobro 1936, grupiginte la delegitojn de diversaj devenoj, eliris sekretarion, nome Kaddur Belkaim', nome konstrulaboristo kiu mortiĝos ekzile en 1940.