Alĝeria nacia teamo de futbalo
![]() |
Tiu ĉi artikolo traktas la viran futbalistan nacian teamon de Alĝerio. Aparte de tio ankaŭ ekzistas naciaj teamoj por virinoj, kaj por viraj kaj virinaj adoleskuloj de malpli ol 18 jaroj. |
Alĝeria nacia teamo de futbalo![]() ![]() | ||
---|---|---|
asocio | Fédération Algérienne de Football Federacio Alĝeria de Futbalo | |
konfederacio | CAF | |
manaĝero | Vladimir Petković | |
stadiono | Stade 5 Juillet 1962 (stadiono de la 5-a de julio 1962) | |
unua matĉo | ![]() ![]() 1963 | |
plej granda gajno | ![]() ![]() 1973 | |
plej granda perdo | ![]() ![]() 1980 | |
Futbala Mondpokalo | ||
aperoj | 3 (unuafoje en 1982) | |
plej bona rezulto | unua rondo 1982 kaj 1986 | |
Afrika Pokalo de Nacioj | ||
aperoj | 14 (unuafoje en 1968) | |
plej bona rezulto | unua pozicio 1990 | |
La alĝeria nacia teamo de futbalo oficiale naskiĝis en 1962, kiam Alĝerio internacie rekonate sendependiĝis el la kolonia regado de Francio. La unua internacia matĉo estis kontraŭ Bulgario en januaro 1963. Enlande la teamo ricevis la kromnomon Les Fennecs - "la fenekoj". La alĝeria teamo dufoje sinsekve kvalifikiĝis por la Futbala Mondpokalo - tiu de 1982 kaj 1986, kaj kvar jarojn poste, en 1990 gajnis la Afrikan Pokalon de Nacioj kiam ĝi gastis en Alĝerio. En novembro 2009, la teamo venkis la nordafrikan konkuran teamon de Egiptio por sekurigi al si partoprenon en la Futbala Mondpokalo 2010 en Sud-Afriko.
Aktuale, la trejnisto de la nacia teamo estas Vladimir Petković, kaj la teamestro estas Riyad Mahrez.
Araba Pokalo 2021
[redakti | redakti fonton]La 18-an de decembro 2021 Alĝerio gajnis la finalon de la Araba Pokalo 2021 en Kataro (2 - 0) kontraŭ Tunizio.