Al-Kamil
Al-Kamil | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() Frederiko la 2-a (maldekstre) kun al-Kamil (dekstre)
| |||||
Persona informo | |||||
الكامل ناصر الدين محمد | |||||
Naskiĝo | 30-an de novembro 1179 en Kairo, ![]() | ||||
Morto | 6-an de marto 1238 (58-jaraĝa) en Damasko, ![]() | ||||
Religio | sunaismo vd | ||||
Etno | kurdoj vd | ||||
Lingvoj | araba vd | ||||
Ŝtataneco | Ajubidoj ![]() | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Ajubidoj vd | ||||
Patro | Al-Adil I (en) ![]() ![]() | ||||
Gefratoj | Al-Mu'azzam Isa (en) ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() | ||||
Edz(in)o | Sitti Sawda (en) ![]() ![]() | ||||
Amkunulo | Adschiba (en) ![]() ![]() | ||||
Infanoj | As-Salih Najm al-din Ayyub (en) ![]() ( ![]() Al-Adil II (en) ![]() ( ![]() ![]() Al-Mas'ud Yusuf (en) ![]() ( ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | reganto milita komandisto ![]() | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Al-Kamil (en araba: الكامل) (kompleta nomo: al-Malik al-Kamil Naser ad-Din Abu al-Ma'ali Muhammad) (ĉirkaŭ 1177 – 6a de Marto 1238) estis islama reganto kaj la kvara Ajubida sultano de Egipto. Dum sia regotempo kiel sultano, la Ajubidoj venkis super la Kvina krucmilito. Li estis konata de la latinaj krucmilitistoj kiel Meledin, nomo per kiu li estas ankoraŭ referencata ofte en kelkaj malnovaj okcidentaj fontoj. Kiel rezulto de la Sesa krucmilito, li cedis Jerusalemon al la kristanoj kaj famis ke li renkontiĝis kun Francisko el Asizo.[1]
Al-Kamil estis filo de la sultano al-Adil ("Safadino"), frato de Saladino. La patro de Al-Kamil lasis al li la sieĝon al la urbo Mardin (en nuntempa Turkio) en 1199. Li estis venkita, sed malkonsento kaj malforteco inter liaj opoziciantoj ebligis, ke Al-Kamil starigis Ajubidan regadon en la Supra Mezopotamio pere de konkero de Harran (en nuntempa Turkio).[2][3]
En 1200, post proklamiĝi sultano, Al-Adil invitis Al-Kamil veni el la Orientaj Teritorioj por aligi lin en Egipto kiel lia vicreĝo (na'ib) en tiu lando. La dua filo de Al-Adil, nome Al-Mu'azzam Isa, jam estis nomumita princo de Damasko en 1198.[4] Ŝajne Al-Adil permesis al Al-Kamil altan gradon de aŭtoritato, ĉar li superrigardis multon de la vorko de la Kaira Citadelo, eldonis dekretojn sianome, kaj eĉ sukcesis konvinki sian patron demizii la povegan ministron Ibn Ŝukr.[5] Al-Kamil restis vicreĝo ĝis la morto de sia patro en 1218 kiam li mem iĝis la Sultano.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Saint Francis and the Sultan: The Curious History of a Christian-Muslim Encounter, John V. Tolan OUP 2009
- ↑ Humphreys, R. Stephen, From Saladin to the Mongols: The Ayyubids of Damascus 1193-1260, p. 115
- ↑ The chronicle of Ibn al-Athir for the Crusading period from al-Kamil fi'l-Tarikh, Part 3, eldonita de D. S. Richards Ashgate Publishing Ltd, Farnham 2008, p. 46
- ↑ Humphreys, R. Stephen, From Saladin to the Mongols: The Ayyubids of Damascus 1193-1260, p.125
- ↑ Humphreys, R. Stephen, From Saladin to the Mongols: The Ayyubids of Damascus 1193-1260, p.145