Aladár Ballagi
Aspekto
Aladár Ballagi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de oktobro 1853 en Kecskemét |
Morto | 21-an de junio 1928 (74-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 43-1-71 |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (–1875) |
Familio | |
Patro | Mór Ballagi |
Frat(in)oj | Géza Ballagi kaj László Ballagi (en) |
Infano | István Ballagi |
Parencoj | Károly Ballagi (en) (onklo) |
Okupo | |
Okupo | politikisto kulturhistoriisto lingvisto |
Aladár BALLAGI, laŭ hungarlingve kutima nomordo Ballagi Aladár estis hungara historiisto, profesoro, instruisto, membro de Hungara Scienca Akademio (1904).
Aladár Ballagi naskiĝis la 24-an de oktobro 1853 en Kecskemét. Li mortis la 21-an de junio 1928 en Budapeŝto. Lia patro estis Mór Ballagi, lia frato estis Géza Ballagi.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Aladár Ballagi frekventis universitatojn en Pest (urbo) kaj Heidelberg. Poste li ekinstruis en gimnazio de Budapeŝto, poste en akademio de Sárospatak. Ekde 1877 li jam instruis en universitato en Budapeŝto. Inter 1905-1910 li estis deputito parlamenta.
Verkaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- A magyar királyi testőrség története, különös tekintettel irodalmi működésére 1872, 1877
- Die Kunstdenkmale Leutschaus 1879
- A magyarság Moldvában (La hungareco en Moldavio) 1889
- Régi magyar nyelvünk és a nyelvtörténeti szótár (Nia malnova hungara lingvo kaj lingvohistoria vortaro) 1904–1911
- Buda és Pest a világirodalomban 1473–1711 (Buda kaj Pest en la mondoliteraturo) 1925
- Élő tanítások 1934 - kolekto de universitataj prelegoj