Aladár Vidacs
Aladár Vidacs | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de julio 1909 en Pécs |
Morto | 17-an de februaro 1966 (56-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 7/7-1-80 |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Scienca Universitato de Szeged (–1932) |
Okupo | |
Okupo | geologo filmreĝisoro |
Aladár Vidacs [vidaĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vidacs Aladár estis hungara geologo.
Aladár Vidacs [1] naskiĝis la 4-an de julio 1909 en Pécs, li mortis la 17-an de februaro 1966 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Aladár Vidacs frekventis bazlernejon kaj gimnazion en Szeged, poste li akiris pedagogian bakalaŭron en Scienca Universitato Ferenc József en 1932, en la sekva jaro li doktoriĝis. Post siaj studoj li laboris en la geologia universitata instituto en Szeged apud Zsigmond Szentpétery (geologo). Lia debuta esplorado okazis en Malgranda Fatro. En 1935 li ekinstruis en gimnazio de Makó. Pro la malalta pedagogia salajro li okupiĝis ankaŭ pri kreo de sciencaj filmoj. En 1940 li ekhavis postenon en ministerio pri religio kaj eduko. Post la 2-a mondmilito li establis filman instituton, poste li estis institutestro. En 1948 li revenis al la geologio, komence li laboris en koncerna muzeo, poste en la tutlanda geologia instituto. Ekde 1956 li gvidis la esploradojn en Mátra. En 1966 li kandidatiĝis antaŭ la Hungara Scienca Akademio.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Adatok a Kis-Fátra gránitmagvának ismeretéhez (1931)
- A film és a népművelés (1944)
- Structure and Mineral-association of the veins of the mine of Gyöngyösoroszi (1957)
- Ähnlichkeiten der Erzgänge von Gyöngyösoroszi und Banska Stiavnica (Schemnitz) (1961)