Alain (Émile-Auguste Chartier)
Alain | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Alain | |||||
Naskonomo | Émile Chartier | ||||
Naskiĝo | 3-an de marto 1868 en Mortagne-au-Perche | ||||
Morto | 2-an de junio 1951 (83-jaraĝa) en Le Vésinet | ||||
Tombo | Tombejo Père-Lachaise, 94 Grave of Alain (en) vd | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Alma mater | Supera normala lernejo Lycée Pierre-Corneille (en) vd | ||||
Partio | Parti républicain, radical et radical-socialiste vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Alain vd | ||||
Okupo | filozofo ĵurnalisto verkisto instruisto vd | ||||
Laborkampo | Politika filozofio, etiko kaj estetiko vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Q3407556 ❦ Q45197317 ❦ Q108404484 ❦ Q110357692 ❦ Q110813792 ❦ Q118368172 vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Alain, esperante Alano (naskiĝis kiel Émile-Auguste Chartier la 3-an de marto 1868 en Mortagne-au-Perche, mortis la 2-an de junio 1951 en Le Vésinet) estis franca filozofo, ĵurnalisto, eseisto kaj instruisto pri filozofio.
La aŭtoro uzis malsamajn plumnomojn inter 1893 kaj 1914. Li subskribis per "Kritono" (Criton) sep "Dialogojn" adresitajn al tre universitateca Revuo pri metafiziko kaj moralo (en kiu li cetere subskribis plurajn artikolojn per sia vera nomo); li subskribis per "Kvaron-Okulo" aŭ ankaŭ per "Filiberto" siajn pamfletojn en La Ruena Demokratio, mallongdaŭra gazeto kiu celis subteni la kampanjon de la deputito Rikardo (Ricard) en Rueno; finfine per "Alano" por subskribi diversajn kronikojn en La Lorienta Informilo (ĝis 1903) kaj poste en La Ruena kaj Normandia Informilo de 1903 ĝis 1914.