Alajos Mécs
Aspekto
Alajos Mécs | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 20-an de majo 1893 en Sighetu Marmației |
Morto | 16-an de februaro 1978 (84-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 20/2-1-555 |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | ĵurnalisto |
MÉCS Alajos (pro. me:ĉ), Mayer estis hungara ĵurnalisto, verkisto naskita en Máramarossziget la 20-an de majo 1893 kaj mortinta en Budapeŝto la 16-an de februaro 1978.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Alajos Mécs, Mayer iĝis post maturecekzameno ĵurnalistpraktikanto, poste je la fino de la 10-aj jaroj li estis raportisto de gazeto Új Nemzedék, artikolisto pri ekster- kaj interpolitiko. Inter 1934–1936 li vivis en Tokio, de kie li raportis sl gazeto Magyarság. Inter 1936–1944 li laboris en la ministerio pri eksteraj aferoj kiel Japanio-eksperto. Poste 1945 li estis kunlaboranto de gazeto Külügyi Szemle.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Magyar deákok hőskora (porjunulara romano, Bp., 1933);
- Az ismeretlen Japán (Bp., 1942);
- Mit kell tudni a japániakról? (Bp., 1942);
- Harc az óceánokért (Bp., 1944).