Alan Alexander Milne
Aspekto
Alan Alexander Milne | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Alan Alexander Milne | ||
Naskonomo | Alan Alexander Milne | |
Naskiĝo | 18-an de januaro 1882 en Londono | |
Morto | 31-an de januaro 1956 (74-jaraĝa) en Hartfield | |
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | |
Mortis per | Kancero vd | |
Etno | Angloj vd | |
Lingvoj | angla vd | |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | |
Alma mater | Universitato de Kembriĝo Trinity College Westminster School vd | |
Subskribo | ||
Familio | ||
Patro | John Vine Milne (en) vd | |
Patrino | Sarah Maria Heginbotham (en) vd | |
Edz(in)o | Daphne Milne (en) vd | |
Infanoj | Christopher Robin Milne (mul) vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto prozisto dramaturgo eseisto aŭtoro oficiro verkisto de porinfana literaturo scenaristo poeto romanisto novelisto vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Winnie-la-Pu vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
La brita verkisto A(lan) A(lexander) MILNE [ej ej miln] (naskiĝis la 18-an de januaro 1882; mortis la 31-an de januaro 1956) estis brita verkisto, interalie prozisto, dramaturgo, eseisto, verkisto de porinfana literaturo, scenaristo, poeto, romanisto kaj novelisto. Li famiĝis ĉefe pro siaj infanlibroj, precipe pro la du libroj pri la urso Winnie-la-Pu. Krom tio li verkis komediojn kaj humurajn eseojn.
Famaj verkoj
[redakti | redakti fonton]- Lovers in London, 1905 (Geamantoj en Londono)
- When We Were Young, 1924 (Kiam ni estis junaj)
- Winnie the Pooh, 1926 (Winnie-La-Pu)
- Now we are six, 1927 (Nun ni estas sesjaraj)
- The house at Pooh corner, 1928 La domo ĉe Pu-Angulo
- Toad of Toad Hall, 1929 (Sinjoro Bufo de Bufo-Domego)
- It's Too Late Now (membiografio, 1939) (Nun estas tro malfrue)
En Esperanto aperis
[redakti | redakti fonton]- Winnie-La-Pu / Ilustris Ernest Shepard. Trad. en Esperanton Ivy Kellerman Reed kaj Ralph A. Lewin. Enkonduko anglalingva de Humphrey Tonkin. [Enkonduko anglalingva de Humphrey Tonkin]. - Novjorko: Dutton, 1972. - XI, 164 p. - ISBN 0-525-43010-5
- Winnie-La-Pu / Ilustris Ernest Shepard. Trad. en Esperanton Ivy Kellerman Reed kaj Ralph A. Lewin. Enkonduko anglalingva de Humphrey Tonkin. - [2-a eldono] - Roterdamo: UEA, 1992. - XI, 164 p. - ISBN 92-9017-046-8
- La domo ĉe Pu-Angulo. Tradukis Edmund Grimley Evans. - Esperanto-Asocio de Britio, 2021. - ISBN 978-0-902756-41-0.