Alan Gross
Alan Gross | |
---|---|
Alan Gross revenas al Usono la 17-an de decembro 2014 | |
Persona informo | |
Naskonomo | Alan Phillip Gross |
Naskiĝo | 2-an de majo 1949 (75-jaraĝa) en Nov-Jorkio |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Universitato de Marilando Virginio-Komunuma Universitato |
Okupo | |
Okupo | aktivulo |
Alan Phillip Gross (naskiĝinta la 2-an de majo 1949, do nun 75-jara) estas usona profesiulo pri internacia evoluhelpo. En decembro 2009 li estis arestita en Kubo, kie li laboris kiel usona registara subkontraktisto por la Usona Agentejo por Internacia Evoluo (USAID). En 2011 kuba kortumo juĝis lin kulpa pri "krimoj kontraŭ la kuba ŝtato" aparte per alporto de satelitaj telefonoj kaj komputila ekipaĵo por membroj de la kuba juda komunumo sen la permeso postulata sub kuba leĝo. Post kiam en januaro 2010 li unue estis akuzita pri spionado por Usono, li estis finfine kondamnita pro "agoj kontraŭ la sendependeco aŭ la teritoria integreco de la kuba ŝtato" en marto 2011. Post kvinjara mallibereco, li estis liberigita el kuba malliberejo la 17-an de decembro 2014.