Albán Vermes
Albán Vermes | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de junio 1957 en Eger |
Morto | 3-an de februaro 2021 (63-jaraĝa) |
Tombo | Megyeri Cemetery (en) ![]() ![]() |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Okupo | |
Okupo | naĝisto ![]() |
Albán Vermes [vermeŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vermes Albán estis hungara naĝisto, olimpiano, librotenisto.
Albán Vermes[1] naskiĝis la 19-an de junio 1957 en Eger, li mortis la 3-an de februaro 2021.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Albán Vermes akiris ekonomikan diplomon en 1985, poste li estis librotenisto de sportklubo. Post jaroj li havis postenojn en la sporta vivo aŭ li estis naĝejestro.
Sporta kariero
[redakti | redakti fonton]Albán Vermes naĝis ekde sia jaro 6, post 5 jaroj li konkursis unue. En sia aĝo 16 li estis junulara ĉampiono, post jaro jam inter la plenkreskuloj. Inter 1976 kaj 1984 li estis hungara ĉampiono en brustonaĝo 200 m seninterrompe. Lia plej signifa trejnisto estis Tamás Széchy. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1980 kun arĝenta medalo, krome en eŭropa ĉampionumo li estis la dua en 1983. Pro ŝtata bojkoto li ne partoprenis en la Somera Olimpiko 1984, tial en la sekva jaro li finis sian aktivan sportan karieron.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM153933;jsessionid=9150EEEB4B8FC3F226F3752C06ADD5E7 hungarlingva datenaro de muzeo