Alba
Aspekto
Alba estas la nomo de pluraj lokoj:
- Alba estas la nuna skotgaela nomo de Skotlando. Komence, ĝi nomis nur la piktajn kaj skotajn reĝlandojn Pictavia kaj Dalriada, norde de riveroj Forth kaj Clyde, unuigitajn de Kenneth la 1-a de Skotlando. Poste la nova reĝlando akiris la sudajn ĝis atingi la nunaj landlimojn.
- Por la Rumania provinco vidu distrikto Alba
- Por la nuna Italia urbo vidu Alba (Italio).
- Por la praitala urbo vidu Alba Longa.
- La titolo duko de Alba estas unu el plej nobelaj en Hispanio. Ĝi fontas en la nomo de la vilaĝo Alba de Tormes.
- En provinco Teruelo, Hispanio, estas municipo Alba.
- En provinco Salamanko, Hispanio, estas municipo Alba de Tormes (vidu supre).
Krome, en la latina, "alba" estas unu el la nomoj por la koloro blanka (la alia estas la vorto "candida", prononcata kandida). La latina koloronomo ekzemple videblas en la esperanta vorto albinismo, kaj ĝi ankaŭ diveneblas en iuj urbonomoj, ekzemple de Alburquerque [alburkErke] en Ekstremaduro, Hispanio, kaj Albuquerque en Nov-Meksiko, Usono, kiuj ambaŭ etimologie signifas "blanka kverko". La gistofungo latine nomata Candida albicans eĉ havas ambaŭ latinajn nomojn por blanko en sia nomo, do estas "aparte blanka blanka fungo".