Saltu al enhavo

Albert Üksip

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Albert Aleksander ÜKSIP (naskiĝinta la 8-an de decembro 1886 en Narvo, mortinta la 10-an de aŭgusto 1966 en Talino) estis estona verkisto, botanikisto kaj tradukisto.[1]

Vivo[redakti | redakti fonton]

Patro lia estis tajloristo. Kiam la patro mortis (en 1900), li laboris en la produktado de ŝtofoj. Post lernejedukan fino en 1902 li laboris ĝis 1923 ĉe Kreenholmi Manufaktuur. La revon fariĝi botanikisto tiam interrompis la fama aktoro Ivan Arkadin kaj naturstudoj nur eblis dum libertempo. Li lernis la latinan por povi legi faklibrojn pribotanikajn kaj la francan lingvon por povi legi librojn pri arto kaj literaturo kaj ŝatis viziti muzeojn kaj teatrojn. Post la morto de la patrino (1922) li ekloĝis en Talino. En 1945 li ricevis ŝtatan aktoran honortitolon.

Post kreo de la respublika radio li regule parolis radifonie pri artaj temoj. Pli malfrue, de 1923 ĝis 1949, li aktoris ĉe la Nacia Teatro de Estonujo Estonia. Post retiriĝo li okupiĝis pri la plantospecoj Hieracium, pri kio li publikigis du monografiojn kaj diversajn eseojn.[2] Li pioniris ankaŭ taksonomie en tiu ĉi tikla afero. Partojn de siaj esploroj li publikigis en la rusa lingvo.

Pri Üskip ekzistas dokumentada filmo el la jaro 1963-a.[3] Inter 1964 kaj 1966 li verkis siajn rememorojn.

memorŝtono por Üksip je Narvo

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Üksip, Albert" - ĉe: Eesti Entsüklopeedia
  2. Davies, Rosemary: "News and Notes" - ĉe: Taxon, 4/1995, p. 645–655
  3. "Albert Üksip (1963) - Eesti filmi andmebaas"

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]