Albert Ayler
Aspekto
Albert Ayler | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de julio 1936 en Klevlando |
Morto | 25-an de novembro 1970 (34-jaraĝa) en Nov-Jorko |
Mortokialo | Drono |
Tombo | Highland Park Cemetery (en) |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | John Adams High School (en) |
Familio | |
Frat(in)o | Donald Ayler (en) |
Okupo | |
Okupo | saksofonisto ĵazmuzikisto komponisto diskografa artisto |
TTT | |
Retejo | http://www.ayler.org/ |
Albert AYLER (n. la 13-an de julio 1936 - m. la 25-an de novembro 1970) estis usona avangarda ĵaza saksofonisto, kantisto kaj komponisto.
Post frua sperto ludanta R&B kaj bibopo, Ayler komencis registri muzikon dum la libera ĵaza epoko de la 1960-aj jaroj. Tamen iuj kritikistoj argumentas, ke dum la stilo de Ayler estas nediskuteble originala kaj neortodoksa, ĝi ne aliĝas al la ĝenerale akceptita kritika kompreno de libera ĵazo. Fakte, la stilo de Ayler malfacile klasifikeblas iel ajn, kaj ĝi elvokis nekredeble fortajn kaj malsamajn reagojn de kritikistoj kaj sekvantoj. Liaj novigoj inspiris postajn ĵazmuzikistojn.