Saltu al enhavo

Albert Bacsó

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Albert Bacsó
Persona informo
Naskiĝo 4-an de aŭgusto 1922 (1922-08-04)
en Brzotín
Morto 6-an de julio 2009 (2009-07-06) (86-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Ekonomia Akademio
Universitato Reĝo Sankta Stefano Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Albert Bacsó [baĉO], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Bacsó Albert, estis hungara grundisto, altlerneja instruisto.

Albert Bacsó[1][2] naskiĝis la  4-an de aŭgusto 1922 (nun 1922-08-04) en Brzotín (Ĉeĥoslovakio), li mortis la 6-an de julio 2009 en Budapeŝto.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Albert Bacsó apartenis al la hungara minoritato en Ĉeĥoslovakio ĝis 1938. Li maturiĝis en premonstrata gimnazio en tiam hungara urbo Rozsnyó en 1942, poste li studis en Ekonomia Altlernejo de Mosonmagyaróvár (1942–1944 kaj 1948), poste en Agrikultura Universitato de Gödöllő, kie li akiris agronomian diplomon en 1949. Post la diplomo li estis aspiranto en Moskvo, sed en 1951 li devis hejmenveni pro malsano. En Budapeŝto li estis aspiranto ĉe la akademia instituto apud Károly Páter inter 1953–1956. Li estis lektoro (1956–1961) kaj docento (1961–1982) en Universitato de Gödöllő, poste li pensiuliĝis. Intertempe li kandidatiĝis (CSc) en 1961 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li okupiĝis pri kemiaj konsistoj de la grundoj. Li ricevis memormedalon en 1982.

Elektitaj kontribuoj

[redakti | redakti fonton]
  • Talajtan. (kunaŭtoro, 1944)
  • Csernozjom-talaj tulajdonságainak megváltozása néhány erdőtípus alatt. (kunaŭtoro, 1960)
  • A műtrágya hatásának vizsgálata a Kemenesháton. (kunaŭtoro, 1968)
  • A trágyázás hatása a tápanyag-kilúgozás mértékére, a talajvíz kémiai összetételére drénezett szőlőben. (kunaŭtoro, 1976)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. hungarlingva datenaro de muzeo
  2. nemzeti névtér
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.