Albert Breuer
Albert Breuer | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Breuer Albert Sándor |
Naskiĝo | la 3-an de decembro 1870 en Gölnicbánya (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario) |
Morto | la 11-an de aŭgusto 1930 en Budapeŝto (Hungara reĝlando) |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 55-2-40, jeltelen |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Veterinara Universitato de Budapeŝto (–1892) |
Okupo | |
Okupo | bestokuracisto |
Albert Breuer, laŭ hungarlingve kutima nomordo Breuer Albert estis hungara bestokuracisto, altlerneja instruisto.
Albert Breuer[1] naskiĝis la 3-an de decembro 1870 en Gölnicbánya (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Gelnica en Slovakio), li mortis la 11-an de aŭgusto 1930 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Albert Breuer akiris diplomon en Veterinara Akademio de Budapeŝto en 1892, poste li estis asistanto 3 jarojn, pli poste li estis bestokuracisto en Cegléd. Li eklaboris en la ĉefa buĉejo de Budapeŝto en 1897, ekde 1903 li estris jam ĉiujn buĉejojn en Hungario. Li ankaŭ instruis en la iama akademio - tiam jam altlernejo inter 1901 kaj 1929. En 1915 li ricevis la instruan rangon publika eksterordinara instruisto, en 1929 li emeritiĝis. Li okupiĝis pri ekzameno de viandoj, la samon li instruis. Li ricevis reĝan premion.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- A szarvasmarhák gümôkórja vágóhídi statisztika alapján (1900)
- A Budapest székesfôvárosi közvágóhíd és marhavásár ötvenéves története, 1872–1922 (kunaŭtoro, libroforme, 1928).