Albert Eckhout
Albert Eckhout (1607-1665) | ||
---|---|---|
Mamluka virino, pentraĵo de 1641-a.
| ||
Persona informo | ||
Albert Eckhout | ||
Naskiĝo | 1607 en Groningo, Nederlando | |
Morto | 1665 en Groningo, Nederlando | |
Mortis per | Malario ![]() | |
Lingvoj | nederlanda vd | |
Ŝtataneco | Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj ![]() | |
Profesio | ||
Okupo | pentristo ![]() | |
Verkado | ||
Verkoj | Two dueling tortoises ❦ A market stall in the Indies ❦ Stilleven met tropisch fruit vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Albert ECKHOUT estis nederlanda pentristo de portretoj kaj neanimitaj pentraĵoj. Li estis inter la unuaj eŭropaj artistoj kiu pentris scenojn de la Nova Mondo. Li estis en la akompanantaro de la nederlanda ĝeneralgubernatoro de Brazilo, Johano Maŭrico, Princo de Nasaŭ-Siegen, kiu prenis lin kaj kolegan pentriston pt:Frans Post al la nederlanda Brazilo por ke ili registru la pejzaĝon de la lando, loĝantojn, flaŭron kaj faŭnon. Eckhout ankaŭ estas fama pro siaj neanimitaj pentraĵoj de brazilaj fruktoj kaj legomoj. Liaj pentraĵoj estis destinitaj al dekoracio ene de hejma kunteksto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]
Li estis nederlanda dezajnisto naskita en Gröningen, Malaltaj landoj. Li estis parto de la akompanantaro de Johano Maŭrico de Nasaŭ al Pernambuko en 1637, kiu dividis kun Frans Post la taskon de portretado de Brazilo al eŭropanoj. Ekchout lasis Nederlandon la 25-an de oktobro 1636 kaj alvenis al Brazilo en la 23-a de januaro 1637. Nevo kaj lernanto de la pentristo Gheert Roeloffs (1629-1685), li vivis en Amsterdamo laboranta kiel ilustristo kiam li estis invitita fare de Nasaŭ por aliĝi al lia ekspedicio en la nordoriento, sudoriento kaj centra okcidento de Brazilo. Li restis en Karibio (1637-1644), poste en Recife, kiel membro de aktiva grupo de akademiuloj ĉe la Nasaŭ-kortego, evoluigante laboron de senprecedenca dokumenta valoro pri la amerika kontinento. Lia laboro inkludis desegnaĵojn kaj kanvasojn esence pri fruktoj, floroj, bestoj kaj indianoj, laboro kiun li daŭrigis en Gröningen, post sia reveno al Nederlando, daŭre sponsorita fare de Nasaŭ.
Kun verko de granda profita intereso, li portretis la unuajn loĝantojn de Brazilo, inkluzive de mulatoj, mamlukoj kaj nigruloj, per la pentraĵo "Danco de la tapujaj indianoj", konsiderata de multaj kiel lia ĉefverko. Li tiam moviĝis al Amersfoort, la grandurbo kie li baptis siajn tri infanojn, kaj vivis en Saksio, Dresdeno (1653-1663), dungita fare de Johano Georgo la 2-a de Saksio kiel kortega pentristo, sed suferanta de malario akirita dum lia restado en Ameriko. Li revenis al sia hejmurbo kie li mortis la sekvan jaron.
Ok el liaj originaj dezajnoj estis prezentitaj (1679) fare de Nasaŭ al la reĝo Ludoviko kiu iĝis tre populara en la sekva jarcento.
Kiel pentristo, lia laboro nombris ok vivgrandajn reprezentadojn de lokaj loĝantoj kaj serion da dek du neanimitaj pentraĵoj kun tropikaj fruktoj, kaj tiu kolekto apartenas al la Nacia Muzeo de Arto de Danio, donaco de Maŭrico de Nasaŭ al lia kuzo Frederiko la 3-a el Danio. D. Pedro la 2-a, imperiestro de Brazilo, mendis pli malgrandskalaj kopioj de liaj pentraĵoj kiuj troviĝas ĉe la Brazila Historia kaj Geografia Instituto, en Rio-de-Ĵanejro.[1]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Artikolo tradukita el la Portugala Vikipedia samnoma dokumento.