„ Jen bonega libreto, skribita kun mirinde delikata tuŝo. Kaj imagu nur! La aŭtoro lernis Esperanton nur du monatojn antaŭ ol skribi ĝin. La verketo konsistas el originalaj skizoj pri vojaĝoj en la Tirolaj montoj. Sed S-ro Styler ne estas vulgara turisto. Ne sufiĉas al li rigardi kaj priskribi la pentrindecon de nuboj kaj montoj, de valoj kaj glaciejoj, aŭ sekvi la piedbatitan vojstrekon de la amatora turisto. Ne, nia aŭtoro estas tipo de vojaĝanto, kiu celas koni la koron de la popolo de lando vizitata. Por penetri en la koron de fremda popolo, antaŭ ĉio estas necesa simpatio, ĉar fremdula aroganteco starigas ĥinajn murojn de antipatio. Abunde tiun simpation S-ro Styler posedas. Jen, ekzemple, li vidas alproksimiĝi sur la monta vojo maljunulinon malriĉe vestitan...
- “Ŝi paŝas singarde malsupren, portante la multepezan ŝarĝon da fojno. Klinante la kapon, kaj plektinte la manojn, ŝi marŝas malrapide, egalmezure, memorigante al mi iun belan pentraĵon, kiu prezentas Kriston portantan sian krucon. “Stranga komparaĵo!” mi meditis; “sed estas vere. Ŝi portas sian krucon, la krucon de malfacila, senĉesa laboro....”
La maljunulino subite sveninte falas teren. La vojaĝanto rapidas helpi ŝin, kaj, rekonsciiginte
ŝin, portas ŝian pezan ŝarĝon ŝvitante al ŝia dometo en la montoj. Ankaŭ atestas pri la sama spirite la amikeco kun la naiva, bonkora studento Fritz Bufler. Mi tre dezirus citi el la libro pri tiu amikligo, sed pro neeviteblaj limoj mi devas turni la leganton al la libreto mem. Unu ĉapitro estas dediĉita al “ Lingva kaj Literatura Studado!” ; en tiu nia aŭtoro meditas pri la psikologiaj sekvoj de la studado de lingvoj. Por plene ĝui tiun studadon, li diras, “ni ne devas nin sklave enĉenigi per niaj naciaj antaŭjuĝoj, per la ideoj kaj opinioj de nia sekcio de la vasta homaro...ni devas pretiĝi por rigardi multajn aferojn el nova vidpunkto.” S-ro Styler estis dum multaj jaroj studanto de lingvoj. Esperanto rondekompletigis lian sperton.
- “Ĝis nun la slava literaturo estis por mi preskaŭ nekonata; ĉar, kiel la plej multaj lingvistoj,
mi ne ŝatis tradukaĵojn, kaj eĉ la plej bonaj francaj tradukoj de Tolstoj aŭ Turgenjev aŭ Gorkij malplaĉis al mi. Sed la esperantaj tradukoj, per ia magia forto, min forportis spirite ĉe la Rusoj, Poloj, Kroatoj; ĉe la Finnoj, Bosnianoj, kaj eĉ Tungusoj.”
La stilo de la libreto estas entute bonega. La verkinto tre prudente ne superŝutis la tekston. per superfluaj radikoj. Efektive li estas, laŭ mia opinio, eĉ iomete tro ŝparema en tiu rilato; ekz.: sur p: 11, li uzas [tiel]; p. 12,“ vi rulfalos en profundaĵon ” (abismon) ; “indece” (digne). Tio kompreneble ne estas kulpo ; sed mi persone preferus la vortojn montritajn inter krampoj. Kelkaj tre bonaj vortkombinoj estas la jenaj: p. 22, “kanto iravibriga” (thrilling); p. 22, “nenia bruaĉo...nemia homa ilaĵo” (eddy, whirl, bustle); p. 16, “ maljunuloj en reinfaneco”” (in second childhood); p. 20, “la banĉambro estis speco de ormetejo” (lumber room). Aliflanke, la sekvantaj, ŝajnas al mi, estas aŭ rektaj eraroj aŭ nekonsilindaj formoj: p. 10, “signilo” (signo, aŭ signalo); p. 20, “banilo'” (bankuvo aŭ banujo); “dissekcio” (sekco aŭ dissekco); “ĝojfesto”’ (festo) — aŭ iam okazis funebro-festo? La senco de la frazo (p. 6) “ la radikoj...aliformas ŝtonon je tero” ne estas klara - ĉu tio signifas aliformas ŝtonon en teron? Fine, sur p. 35 troviĝas erara uzo de participo: “Jen vastega floso, entenante (entenanta) tutan familion.” La leganto nepre aĉetu la libreton ” |