Albert Knegt
Aspekto
Albert Knegt | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de junio 1882 en Hasselt |
Morto | 17-an de septembro 1945 (63-jaraĝa) en Ĝakarto |
Lingvoj | Esperanto • nederlanda |
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando ![]() |
Okupo | |
Okupo | leterportisto ![]() |
Albert Knegt (naskiĝis la 21-an de junio 1882 en Haselto, Zwartewaterland, mortis la 17-an de septembro 1945 en Batavio) estis nederlanda esperantisto, poŝtoficisto kaj kafoplanteja oficisto. Li esperantistiĝis en 1907.[1]
Esperanta agado
[redakti | redakti fonton]Knegt partoprenis la 7-a Universala Kongreso de Esperanto en 1911 kaj la 12-a Universala Kongreso en 1920. Li estis Deligito de la Universala Esperanto-Asocio post 1913 por Nederlanda Hindio. En la 1920-aj jaroj Knegt estis sekretario de la Nederlandsch Indische Esperantisten-vereeniging (esperante Nederlandhindia Esperantista Asocio). Li mortis unu monaton post la Dua mondmilito en malsanulejo en Batavio.[2]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Adresaro de la personoj kiuj ellernis la lingvon "Esperanto"/Serio XXVIII/Peco 1. Ludwik Lejzer Zamenhof (1907).
- ↑ Heidi Goes (2017). “Kelkaj mallongigitaj biografietoj de eksterlandaj esperantistoj en Nederlanda Hindio”, Fenikso (eo) (PDF) 22 (4), p. 18. Alirita 2018-08-26..