Albert Suerbeer
Albert Suerbeer | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Albert II Suerbeer | |||||
Naskiĝo | fine de la 12-a jarcento en Kolonjo | ||||
Morto | 1272/73 en Rigo | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Ŝtataneco | Latvio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Parizo vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | katolika sacerdoto vd | ||||
| |||||
ĉefepiskopo de Rigo | |||||
Dum | ekde 1253 | ||||
Antaŭulo | – | ||||
ĉefepiskopo de Armagh | |||||
Dum | ekde 1240 | ||||
episkopo de Lubeko | |||||
Dum | ekde 1247 | ||||
administranto de Chiemsee | |||||
Dum | 1246/47 | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Albert SUERBEER (naskiĝinta fine de la 12-a jarcento en Kolonjo, mortinta inter novembro 1272 kaj marto 1273 en Rigo) estis de 1253 la unua arkiepiskopo de Rigo. En 1247 li iĝis episkopo de Lubeko kaj en 1246/47 li estis administranto por la episkopujo Chiemsee.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Estis Albert magistro kaj konventlerneja estro en Bremeno kiam li nomumiĝis en 1229 fare de la surloka episkopo Gerardo la 2-a episkopo de Rigo. Sed la papo konfirmis en aprilo 1231 la de la katedralkapitulanaro elektitan magdeburgan ekleziulon Nikolao de Nauen. En 1240 Albert iĝis ĉefepiskopo de Armagh kaj primaso de Irlando. Dum la Unua koncilio de Liono 1245 li evidentiĝis neŝancelebla partiano de la papo.
Strebante unuigi la eklezian administradon la ĉefpontifiko nomumis lin en januaro 1246 ĉefepiskopo de Prusio, Livlando kaj Estonio kaj en aprilo ankaŭ legato en la menciitaj landoj kaj krome en Gotlando, Holstinio kaj Rügen. En majo li ekis legatumi ankaŭ en Ruĝrusujo. En 1247 li ricevis kiel financfonton la episkoplandon de Lubeko.
Albert vizitis en 1246 princon Daniel Romanoviĉ Galitski de Galicio-Volinio; liaj klopodoj entuziasmigi lin por Romo fiaskis en 1249 pro ke soldataro marŝonta kontraŭ la tataroj ne povis rekrutiĝi. Kun la ordeno de germanaj kavaliroj, kiu ne ŝatis havi ĉefepiskopujon prusian, oni interkonsentis pri nova sidejo en Rigo. Post la morto de Nikolao li ekloĝis en Rigo. Sekve Prusio kaj Livlando unuiĝis je eklezia provinco, dume Estonio ne povis daŭre teniĝi pro postuloj de Lund.
Pli malfrue Albert alfrontis kverelegojn kun la kavalirordeno. Li estis la lasta reprezentanto de eosten orientiĝanta eklezipolitiko en Livlando. La tuto ne sukcesis pro specialaj interesoj de ties sufraganoj kaj diversaj ordenanoj.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Historia canonizationis et translationis sancti Edmundi archiepiscopi Cantuarensis ab Alberto archiepiscopo Livoniae conscripta
- Sermo venerabilis Alberti archiepiscopi Livoniae in translatione sancti Edmundi. Ĝi presita estas ĉe: E. Martène kaj U. Durand, Thesaurus novus anecdotorum III, Parizo 1717, p. 1831–1834.
Fonto
[redakti | redakti fonton]- Laakmann, Heinrich, "Albert II." Ĉe: Neue Deutsche Biographie 1 (1953), p. 130-131 (tie ĉi interrete)