Albertas
Aspekto
Albertas | |
---|---|
vira persona nomo | |
Informoj | |
Originala nomo | Albertas |
Eble sama | Albert • Adalbert • Alberto • Adalberto • Albrecht • Alberts • Adalbero • Albertus |
Albertas estas litovlingva vira persona nomo. Temas pri variaĵo de la germana nomo Albert, en Esperanto Alberto respektive de la pli frua ĝermana formo Adalbert.[1].
Konatuloj kun tiu persona nomo
[redakti | redakti fonton]- Albertas Juozėnas, vera nomo de Juozas Baltušis (1909-1991), litova prozisto, dramisto kaj publicisto
- Albertas Šimėnas (naskiĝis en 1950), politikisto kaj eksa ĉefministro de Litovio
- Albertas Valys (naskiĝis en 1953), advokato kaj eksa litovia ministro pri justico
- Albertas Stabingis (naskiĝis en 1925), esperantisto
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Kazys Kuzavinis kaj Bronys Suvukynas: Lietuvių vardų kilmės žodynas, Vilno, 2-a eldono 1994, paĝo 64