Alberto la 2-a (Monako)
Aspekto

Alberto la 2-a aŭ Albert Alexandre Louis Pierre GRIMALDI (n. la 14-an de marto 1958) estas la nuna estro de la dinastio Grimaldi kaj de la princlando Monako. Li estas la filo de Rainier la 3-a kaj de ties edzino Grace Kelly. Lia reĝado komenciĝis la 6-an de aprilo 2005.
Ekde la 1-a de julio 2011 li estas edziĝinta kun princino Charlene de Monako, naskita Charlene Wittstock.