Saltu al enhavo

Alcollarín

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alcollarín
municipo en Hispanio
vilaĝo Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Ŝtato  Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco provinco Kacereso
Komarko Tierra de Trujillo
Poŝtkodo 10135
Politiko
Urbestro Julián Calzas Escribano
Demografio
Loĝantaro 266  (2024) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 15′ N, 5° 44′ U (mapo)39.244460244-5.73807411936Koordinatoj: 39° 15′ N, 5° 44′ U (mapo) [+]
Alto 380 m [+]
Areo 79 km² (7 900 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Alcollarín (Ekstremaduro)
Alcollarín (Ekstremaduro)
DEC
situo en Ekstremaduro
Alcollarín (Hispanio)
Alcollarín (Hispanio)
DEC
situo en Hispanio kaj en tuta Iberio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Alcollarín [+]
vdr

Alcollarín [alkojaRIN] estas municipo kaj loĝloko de Hispanio. Ĝi apartenas al la aŭtonoma komunumoregiono Ekstremaduro, al ties pli norda provinco Kacereso (Cáceres) kaj al la komarko Tierra de Trujillo. Laŭ la stato de 2024 en la municipo vivis 266 loĝantoj sur areo de 79 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 3 loĝantoj/km². La loĝantoj nomiĝas alcollarinejos.

Alcollarín estas situa en la centra parto de Ekstremaduro en la nordo de la komarkodistrikto Vegas Altas, je altitudo de 380 m; je 82 km de Cáceres, provinca ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 79,92 km². La plej proksimaj vilaĝoj estas Zorita, je 5 km en direkto al Guadalupe, Campo Lugar kaj Abertura en direkto al Miajadas, kio estas je 18 km.

Enspezofontoj estas precipe agrikulturo de irigacio kaj brutobredado.

Limoj de la municipa teritorio

[redakti | redakti fonton]

Demografio

[redakti | redakti fonton]
Demografia evoluo de Alcollarín inter 1950 kaj 2021
1950 1960 1970 1981 1991 2001 2011 2021

1040

1141 769 478 385 329 260 274[1]

Konstateblas, ke dum la dua duono de la 20-a jarcento la loĝantaro trioniĝis pro elmigrado kaj maljuniĝo de la populacio.

Hidrografio

[redakti | redakti fonton]

La ĉefa rivero de la municipo estas la rivero Alcollarín, alfluanto de la rivero Ruecas. Trapasas la municipan teritorion ankaŭ la rojoj Gargantilla kaj Levosilla, alfluantoj de la Alcollarín.

Etimologio

[redakti | redakti fonton]

Spite aliaj popularaj falsaj etimologioj ŝajne la nomo de la vilaĝo devenas el arabaj artikolo (al) kaj finaĵo (im) kun mozaraba radiko "collado" [koJAdo] kiu signifus monteto.

Monumentoj kaj vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • Palaco de la familio Pizarro/Carvajal, el la 16a jarcento (la blazonojn kiuj estis flanke de la fasado de la palaco oni ŝtelis en decembro de 2001 kaj oni ne reakiris ilin ankoraŭ).
  • Preĝejo de Sankta Katarina de Aleksandrio, katolika.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
la katolika kirko detale