Alcubierre
Alcubierre | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 22251 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 412 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 4 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 48′ N, 0° 27′ U (mapo)41.808333333333-0.45166666666668Koordinatoj: 41° 48′ N, 0° 27′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 466 m [+] | ||
Areo | 115,29 km² (11 529 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Alcubierre [+] | |||
Alcubierre [alkuBJEre] estas municipo de Hispanio, en la centrokcidento de la komarko Monegros (kies ĉefurbo estas Sariñena) apartenanta al la sudokcidenta parto de la Provinco Huesko (regiono Aragono).
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio estas en la centrokcidento de la komarko Monegros, okcidente de la teritorio de Lanaja, norde de tiu de Farlete, kaj oriente de tiuj de Perdiguera kaj Leciñena, norde de la samnoma Montaro Alcubierre kaj de la depresio de Ebro.
La loĝloko Alcubierre (466 msm) estas je 41 km de Huesko, provinca ĉefurbo. La municipa teritorio estas komunikata per la ŝoseo A-129 kiu komunikas kun Lanaja oriente kaj kun Perdiguera kaj Leciñena okcidente ambaŭ survoje (malsamvoje) al Zaragozo sudokcidente. Krome la ŝoseo A-1211 komunikas kun Robres norde.
Historio
[redakti | redakti fonton]Oni trovis restaĵojn de iberoj. La araboj loĝis en la areo kaj ili lasis irigacian reton kaj ankaŭ loknomojn kiel apuda Lanaja. Ekde la falo de la Kaliflando de Kordovo en 1010, la areo ekdependis de Zaragozo, Ilerdo aŭ Ŭesko, depende de la povo de la koncerna tajfo. Tiuepoke oni atingis favoran konsideron por la islamanoj kiuj restis, regotaj per sia propra juro. La forpelo de la moriskoj de 1610 rezultis en grava krizo en la loka ekonomio. Dum ĉirkaŭ ok jarcentoj la moriskoj estis grava parto de la loĝantaro, esenca ekonomie en agrikulturo kaj artmetioj.
Jerónimo Zurita, historiisto de la 16-a jarcento, kredis, ke estis francaj militistoj, je la servo de Alfonso la 1-a el Batallador, kiuj konkeris tiujn terojn inter 1114 kaj 1118, precize Sariñena kaj aliaj lokoj en kiuj la maŭroj estis defendinta sin en siaj kasteloj. Tiukadre oni povus dati la konkeron de Alcubierra fare de kristanoj ĉirkaŭ 1115.
La Monaĥejo de Sigena estis ege influa por ĉiuj loĝlokoj de la komarko Monegros, promociis la reloĝadon kaj havigis al la novaj loĝantoj loĝcartojn, tipe en la Mezepoko kiel feŭdisma kontrakto inter la Monaĥejo kaj la lokanoj, kiu precizigis devojn kaj rajtojn.[1]
La imperiestro Karolo la 1-a esti trifoje en Alcubierre: nome la 21an de julio 1528 (El Emperador come en Alcubierre),[2] la 30an de decembro 1533 (El Emperador duerme en Alcubierre)[3] kaj 19an de novembro 1537 (El Emperador de paso a Zaragoza).[3]
Nuntempa epoko
[redakti | redakti fonton]Kadre de la Hispana Milito de Sendependiĝo Francisco Espoz y Mina mortpafigis en Alcubierre pro malfido la gerilanon José Tris "El Malcarau", la 23an de aprilo 1812, evitinte kapton fare de la franca armeo en Robres. Same pendumigis tri francajn spionojn kaj la urbestrojn de Grañén kaj de Leciñena pro banalaj aferoj.[4] En alia epizodo de la milito, Espoz y Mina kaptis roton de la generalo Paris la 8an de julio 1813 en Alcubierre.[5] Ja la apuda montaro Alcubierre favoris la agadon de gerilanoj kaj banditoj. Pri tiuj militaj aferoj simbolas du kanonoj en la municipa blazono.
En la municipa teritorio de Lanaja okazis la mortigo de la legenda bandito Mariano Gavín Suñén alinome «el Cucaracha», lokano de Alcubierre, la 28an de februaro 1875 mortpafita de la policanoj de la Civila Gvardio post esti venenita kun kvar sambandanoj en la domaro Peñalbeta. Li famis kiel malavara, ŝtelante riĉulojn kaj donante al malriĉuloj, kaj agante kontraŭ la lokaj kacikoj.[6]
La Enlanda Milito estis ege sangelverŝa en la areo.[7] En la unuaj tagoj de la militista insurekcio de 1936, estis venkitaj la atakoj fare de frankistoj devenaj el Zaragozo, kiuj devis retiriĝi pro la alveno de katalunaj milicanoj. En tiu retiriĝo oni arestis lokanojn de apuda Lanaja, kiuj estis portitaj al Alcubierre kaj tie ili estis mortpafitaj fare de falangistoj.[8] Finfine, la loko estis okupita fine de julio de la kolono Arquer-Piquer de la komunistoj de la partio POUM.[9] George Orwell (1903-1950), brita verkisto kaj ĵurnalisto, batalis en la Montaro Alcubierre en januaro kaj februaro de 1937.[10] Pri la milito kaj sia restado Alcubierre li rakontis en sia verko Homage to Catalonia. En la aktualo turisma vojo nomita Orwell vizitas bunkerojn kaj tranĉeojn de la fronto.[11]
Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Alcubierre: oni malaltiĝis el 1 569 loĝantoj en 1900 ĝis nunaj 399 loĝantoj (2022).
Aktualo
[redakti | redakti fonton]La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo (cerealoj, migdaloj, olivarboj kaj fruktarboj) kaj brutobredado (ŝafoj, porkoj, kortobirdoj kaj bovoj) al natura, kultura kaj rura turismo.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Preĝejo kun mudeĥara sonorilturo.
- Aparta interesaĵo estas Internacia Festivalo de Ŝako ekde 2007 en kiu partoprenis gravuloj kiel Anatolij Karpov (2007), Veselin Topalov (2008), Boris Spasskij (2009), Ruslan Ponomarjov (2015), Hou Yifan (2017), Anna Muziĉuk (2018), Jan Timman (2012), Nigel Short (2014) kaj la esperantistino Judit Polgár (2022).[12]
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Edad Media
- ↑ Los viajes del Emperador Cervantes Virtual.
- ↑ 3,0 3,1 Los viajes del Emperador Cervantes Virtual.
- ↑ «José Tris, «El Malcarau» | Voluntarios de Aragón». en [webcache.googleusercontent.com.] Arkivita el la originalo la 5an de aprilo 2017. Konsultita la 27an de junio 2019.
- ↑ «Lugares de interés de Francisco Espoz y Mina».
- ↑ El Cucaracha Arkivigite je 2022-01-20 per la retarkivo Wayback Machine (Gran Enciclopedia Aragonesa)
- ↑ Victimas civiles de la guerra. SIPCA. Sistema de información del Patrimonio Cultural Aragonés.
- ↑ Mateo Caballero, Roberto (2008). Las batallas de Lanaja. Zaragoza: Comarca de Los Monegros.
- ↑ “Josep Rovira, una vida al servei de Catalunya i del socialisme”, de Josep Coll kaj Josep Pané, p. 92, eldonejo Ariel. Barcelona, 1978
- ↑ Orwell en Alcubierre - Alcubierre (angle). Arkivita el la originalo je 2020-07-29. Alirita 2024-03-31.
- ↑ «La ruta Orwell». Arkivita el originalo la 27an de decembro 2015.
- ↑ «Diario del Alto Aragón». [www.diariodelaltoaragon.es] Konsultita la 26an de Septembro 2019.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
- Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
- CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Ed. Librería General (Zaragoza 1981)