Aldabra Insularo
Aspekto
Aldabra Insularo | |||||
---|---|---|---|---|---|
Bildo el kosmopramo de NASA, montrante ĉiujn insulojn de Aldabra Insularo | |||||
grupo de insuloj | |||||
Akvejo | Hinda oceano | ||||
Geografia situo | 9° 45′ S, 47° 0′ O (mapo)-9.7547Koordinatoj: 9° 45′ S, 47° 0′ O (mapo) | ||||
| |||||
Nombro de insuloj | 2 atoloj, 2 insuloj | ||||
Tuta areo | 175,91 km² | ||||
Loĝantoj | (neloĝata) | ||||
| |||||
Aldabra Insularo estas parto de Eksteraj Sejŝeloj, troviĝante en la sudokcidento de la insula lando, 1 000 kilometrojn for de la ĉefurbo Viktorio sur la insulo de Mahé.
La totala tersupraĵa areo de la insularo sumiĝas je 175,91 km².
Insuloj de la grupo
[redakti | redakti fonton]- Aldabra Atolo (leviĝinta atolo kun kvar ĉefaj kaj ĉirkaŭ 40 insuletoj)
- Assumption Island (sola insulo sur leviĝinta rifo)
- Atolo de Cosmoledo (leviĝinta atolo kun du ĉefaj kaj ĉirkaŭ 18 pli malgrandaj insuletoj)
- Insulo de Astove (leviĝinta atolo kun nur unu insulo)
La sola postrestanta kolonio troviĝas en Assumption, sen konsideri la Aldabra Scienc-esplora Stacio sur Picard Island en Aldabra Insularo. Ekzistas forlasitaj kolonioj sur Astove Island kaj sur Menai Island (Cosmoledo).
Cosmoledo inkluzivas Atolon de Cosmoledo kaj Astove Island.