Aleixo Garcia
Aleixo Garcia | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | nekonata en Reĝlando Portugalio |
Morto | 30-an de novembro 1524 en San Pedro |
Lingvoj | portugala |
Ŝtataneco | Reĝlando Portugalio |
Okupo | |
Okupo | esploristo |
Aleixo GARCIA, ankaŭ konata en la hispana kiel Alejo GARCIA, (mortis en 1525) estis portugala esploristo kaj konkistadoro en servo de Hispanio. Li estis vrakita maristo kiu vivis en Brazilo kaj esploris Paragvajon kaj Bolivion. Dum rabekspedicio kun gvarania armeo, Garcia kaj kelkaj kunuloj estis la unuaj konataj eŭropanoj konataj, kiuj kontaktiĝis kun la Inkaa imperio.
Vrakiĝo
[redakti | redakti fonton]Garcia eble estis membro de la malsukcesa ekspedicio de Juan Díaz de Solís en 1515 kaj 1516, kiu serĉis maran pasejon inter la Atlantiko kaj la Pacifiko. Post la atingo de la elfluejoj de la riveroj Urugvajo kaj Parano, evidentiĝis ke la Plata-Rivero ne estis tia markolo. En tiu momento, Solís kaj pluraj skipanoj estis mortigitaj de la indiĝenaj popoloj, diverse identigitaj kiel la Ĉaruoj aŭ Gvaranioj). Liaj leŭtenantoj elektis reveni al Hispanio.[1]
Dum la reveno, kelkaj el iliaj ŝipoj estis vrakitaj ĉe la insulo Sankta Katarino en nuna Brazilo. Inter la 11 aŭ 18 hispanaj kaj portugalaj postvivintoj estis Aleixo Garcia, portugala aventuristo. Vrakitaj kun Garcia estis ankaŭ portugala maristo Henrique Montes (veterano de la ekspedicioj de Gonçalo Coelho kaj Amerigo Vespucci), mulato nomita Francisco Pacheco, kaj la hispana maristo Melchior Ramírez.[2] Melchior Ramírez, siavice, helpus kaj gvidus Cristóvão Jacques dum lia esplorvojaĝo al la Plata-Rivero kaj la rivero Parano en 1521, revenante denove al Sankta-Katarino.
Aleixo Garcia vojaĝis enlanden, vivante inter la Gvaranioj kaj lernante paroli ilian lingvon. Reto de vojetoj nomataj Peabiru krucis ĉi tiun regionon de Sudameriko, ligante la terojn de la Gvaranioj al la Inkaa imperio je distanco de preskaŭ 1 000 km tra la duonarida Granda Ĉako. Hispano poste priskribis la Peabiru kiel "vojo larĝa je ok manplatoj [ĉirkaŭ 1,8 metroj aŭ ses futoj], sur kiu kreskas tre mallonga herbo." Dum siaj vojaĝoj, Garcia aŭdis rakontojn pri "blanka reĝo," kiu loĝis en la okcidento, regante urbojn de nekompareblaj riĉaĵoj kaj splendo.[2][3]
Atakante la Inkaojn
[redakti | redakti fonton]Post ok jaroj kiel vrakita maristo, Garcia aliĝis al gvarania invado de la Inkaa Imperio malproksime en la okcidento. La Inkaa Imperio estis konata al la Gvaranioj kiel la "Lando sen Malbono".[4] La Gvaranioj konis la vojon, ĉar ili antaŭe almenaŭ unufoje atakis la inkajn Andojn. En 1524, Garcia, la mulato Pacheco, kaj eble kelkaj aliaj hispanoj kaj portugaloj ekiris de Sankta-Katarino por vojaĝi okcidenten al la loko, kiu fariĝus Asunciono, la ĉefurbo de Paragvajo, pasante la akvofalon Igvasuon dumvoje. Ili verŝajne estis la unuaj eŭropanoj, kiuj vidis la akvofalon.[5]
En la loko de Asunciono, la Gvaranioj kunvenigis armeon de 2,000 viroj. La armeo sekvis la riveron Paragvajon norden, transirante la riveron kelkajn mejlojn sude de la estonta loko de Corumbá (Brazilo), proksime al la rando de la malseka regiono Pantanalo. La eŭropaj kaj gvaraniaj ekspedicianoj poste vojaĝis okcidenten, transirante la duonaridajn ebenaĵojn de la norda Granda Ĉako de Bolivio. Granda armeo verŝajne estis necesa por transiri la regionon, ĉar ĉi tiu estis la patrujo de la militemaj kaj nomadaj Mbajoj, popolo parolanta gvajkuruan lingvon. Post transirado de la Granda Ĉako, la gvarania armeo kaj la eŭropanoj supreniris la Andojn, enirante la Inkaan Imperion kaj atingante Tarabucon, en Bolivio. Tarabuco estis riĉa antaŭposteno de la Inkoj, kaj la armeo prirabis la riĉaĵojn de la areo, plejparte arĝenton, teksaĵojn, juvelaĵojn kaj sklavojn.[6][7] Garcia kaj liaj kunuloj estis verŝajne la unuaj eŭropanoj, kiuj eniris la Inkaan Imperion, atingante tion ok jarojn antaŭ Francisco Pizarro. La Inkoj ne konsciis, ke inter la invadintoj estis eŭropanoj, popolo tiam nekonata al ili.[8] [6][7]
Laŭ unu raporto, la Inkaoj reagis sendante armeon de 20 000 viroj por forpeli la invadintojn. La gvarania armeo kaj la eŭropanoj retiriĝis laŭ la sama vojo, el kiu ili venis, ŝarĝitaj per sia prirabaĵo. Atingante la Paragvajan Riveron, Garcia volis rekomenci la atakon kontraŭ la Inkaoj kun pli granda armeo. Li sendis homojn, ĉu gvaraniojn aŭ portugalojn (raportoj varias), al siaj kolegoj, kiuj restis ĉe la Atlantika marbordo, kun ĉirkaŭ 40 kg da arĝento por montri la sukceson de la atako kaj peti plifortigojn. Li restis malantaŭe kun la plej multaj el la prirabitaj varoj, sed fine de 1525, li estis murdita de la Gvaranioj. La kialoj de lia murdo estas nekonataj, sed eble tio estis pro la arĝento kaj sklavoj, kiujn li akiris dum la atako.[9][10]
Rakontoj pri la ekspedicio de Garcia kaj la riĉaĵoj, kiujn li akiris, instigis aliajn hispanajn esploristojn, precipe Sebastiano Kaboto, esplori la regionon, kiun Garcia unue vizitis.[11]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (November 1946) “Aleixo Garcia and the White King”, The Hispanic American Historical Review 26 (4), p. 454. doi:10.2307/2507650. Alirita 18 March 2022..
- ↑ 2,0 2,1 Nowell 1946, p. 455.
- ↑ Cities on Pre-Columbian Roads. Escola Brasiliera de Economia e Financas. Alirita 18 March 2022 .
- ↑ Gott, Richard. (1993) Land without Evil. London: Verso, p. ix, 16. ISBN 0860913988.
- ↑ Nowell 1946, pp. 455-456.
- ↑ 6,0 6,1 Nowell 1946, pp. 456-458.
- ↑ 7,0 7,1 Gott 1993, pp. 14-16.
- ↑ A. J. R. Russell-Wood. (8 July 1998) The Portuguese Empire, 1415-1808: A World on the Move. JHU Press. ISBN 978-0-8018-5955-7.
- ↑ Nowell 1946, pp. 458-460.
- ↑ Gott 1993, p. 16.
- ↑ Nowell 1946, p. 460.