Saltu al enhavo

Aleksandr Anjukov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aleksandr Anjukov
Persona informo
Naskiĝo 28-an de septembro 1982 (1982-09-28) (42-jaraĝa)
en Samara
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo futbalisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Aleksandr Anjukov aŭ plennome Aleksandr Gennadjeviĉ Anjukov (ruse Александр Геннадьевич Анюков, angle Anyukov) estas rusia futbalisto en la pozicio de defendisto. Li naskiĝis la  28-an de septembro 1982 (nun 1982-09-28) en Samara, tiutempe en Sovetunio nomata Kujbiŝev, do nun estas 42-jara. Laŭ stato de la jaro 2012 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la klubo Zenit Sankt-Peterburgo - antaŭe li estis profesia futbalisto de la klubo FC Krilia Sovetov en sia hejmurbo Samara. Krome Aleksandr Anjukov ekde la jaro 2004 estas membro de la rusia nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi li kunkonkuras pri la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012, post antaŭaj partoprenoj ankaŭ en la ĉampionadoj de 2004 kaj 2008.