Aleksandr Bogomazov
Aleksandr Bogomazov | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-an de marto 1880 en Ivanivka |
Morto | 3-an de junio 1930 (50-jaraĝa) en Kievo |
Mortokialo | Tuberkulozo |
Tombo | tombejo Lukjanovska |
Lingvoj | ukraina |
Ŝtataneco | Rusia Imperio Sovetunio Ukraina Soveta Socialisma Respubliko |
Alma mater | Kyiv Art School (en) |
Familio | |
Edz(in)o | Vanda Monastirska |
Okupo | |
Okupo | pentristo desegnisto instruisto |
Aleksandr Konstantinoviĉ Bogomazov (ruse Александр Константинович Богомазов) aŭ Oleksandr Kostjantinoviĉ Bohomazov (ukraine Олександр Костянтинович Богомазов) (naskiĝis la 26-an de marto 1880 , mortis la 3-an de junio 1930) estis ukraina pentristo en la Rusia Imperio kaj Sovetunio, konata artisto kaj teoriisto pri moderna arto de la rusa avangardo (ekde la mezaj 1960-aj jaroj la esprimo "rusa avangardo" rilatas al la arto de ĉiuj landoj kiuj estis partoj de Rusio/Sovetunio en la komenco de la 20-a jarcento). En 1914, Aleksandr verkis sian disertaĵon La Arto de Pentrado kaj la Elementoj. En ĝi li analizis la interagadon inter Objekto, Artisto, Bildo kaj Spektanto kaj starigis la teorian fundamenton de moderna arto. Dum sia arta vivo Aleksandr Bogomazov majstris plurajn artstilojn. La plej konataj estas Kubo-Futurismo (1913–1917) kaj Spektrismo (1920–1930).
Bildgalerio
[redakti | redakti fonton]-
"Tramo", 1914
-
"Komponaĵo N2", 1914-1915
-
"Fajro en Kievo", 1916
-
"Detirante la segilojn", 1927
-
"Portreto de la Filino", 1928
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]