Aleksandr Rodimcev
Aleksandr Rodimcev | |
Naskiĝo | 8-an de marto 1905 en Ŝarlik, Orenburga provinco, Rusia imperio |
---|---|
Morto | 13-an de aprilo 1977 en Moskvo, Sovetunio |
Soldata kariero | |
Rango: | generalkolonelo |
Tempo de deĵoro: | 1920 |
Komandis al: | 13-a gvardia pafista divizio |
Militoj: | Hispana Enlanda Milito Dua Mondmilito |
Bataloj: | Batalo ĉe Stalingrado Batalo ĉe Kursko |
Medaloj: | Heroo de Sovetunio |
Persona informo | |
Tombo | Novodeviĉje tombejo |
Ŝtataneco | Sovetunio |
Alma mater | Milita Lernejo de la Ĝenerala Stabo de la Armeo de Rusio (–1947) Milita Lernejo M. V. Frunze (–1939) |
Subskribo | |
Familio | |
Infano | Irina Rodimtseva (en) |
Okupo | |
Okupo | oficiro verkisto politikisto |
Aleksandr Iljiĉ Rodimcev (Алекса́ндр Ильи́ч Роди́мцев) (n. 8-an de marto 1905 - m. 13-an de aprilo 1977) estis generalkolonelo de Ruĝa armeo dum la Dua Mondmilito kaj dufoja heroo de Sovetunio (en 1937 kaj 1945).
Rodimcev aliĝis al Ruĝa armeo en 1920 kaj batalis en Hispana Enlanda Milito surflanke de respublikanoj kontraŭ Francisco Franco en la jaroj 1936-1937. Tie li akiris la unuan honorigon - heroo de Sovetunio. Li eminentiĝis ankaŭ en batalo ĉe Stalingrado, kie li komandis al la 13-a gvardia pafista divizio kaj por tio li meritis la duan honorigon de la heroo de Sovetunio. Post la batalo ĉe Stalingrado Rodimcev komandis al diversaj divizioj. Li partoprenis ankaŭ batalo ĉe Kursko.
Post la Dua Mondmilito li estis sendita al orienta siberia distrikto kaj li poste estis armea ataŝeo en Albanio.