Aleksandro Nevskij
Aleksandro Nevskij[1] (ruse Александр Ярославич Невский, Aleksandr Jaroslaviĉ Nevskij) naskiĝis la 13-an de majo 1221[2] en Pereslavl-Zalesskij (laŭ la malnova historiografia tradicio la 13-an de majo 1221)[3] — mortis la 14-an de novembro 1263 en Gorodeco. Li estas rusa nacia heroo[Dubinda teksto], fama pro siaj militaj venkoj. Li ankaŭ estas sanktulo de la Ortodoksa eklezio kaj pluraj ortodoksaj katedraloj portas lian nomon. Oni festas lian tagon la 23-an de novembro kaj la 30-an de aŭgusto (translokiĝo de liaj relikvoj al Sankt-Peterburgo).
Filo de la princo Jaroslavo II de Vladimir, li fariĝis princo de Novgorod en 1236. Kiel lia patro, de 1238 li submetiĝis al la mongoloj, kaj iris al Karakorumo en 1248-1249 por ricevi la Kievan princlandon de la ĥano. Poste, plurajn fojojn vojaĝis al Saraj, la ĉefurbo de la Ora Hordo, kie li ricevis de ĥano Batu la princlandon de Vladimir-Suzdal.
En la rusia historiografio li estas memorigata ĉefe pro du elstaraj militaj venkoj: unu kontraŭ la svedoj ĉe la bordoj de la rivero Neva en julio 1240 (batalo ĉe Neva), la alia kontraŭ la kavaliroj de la Ordeno de germanaj kavaliroj, ekloĝintaj en la regiono ekde 1237.
En 2008, Aleksandro Nevskij estis nomumita kiel la plej populara ruso de la historio de Rusio kun pli ol duonmiliono da voĉoj, malantaŭ Pjotr Stolipin kaj Jozefo Stalino[mankas fonto].
Referenco
[redakti | redakti fonton]- ↑ "Nevskij" ne estas familia nomo, sed kromnomo (= "Aleksandro de Nevo-rivero")
- ↑ Кучкин В. А. О дате рождения Александра Невского Arkivigite je 2015-04-02 per la retarkivo Wayback Machine // Вопросы истории. 1986. № 2. С. 174—176.
- ↑ Tiu dato, donita de la historiisto Vasilij Tatiŝĉev, mankas en la konataj kronikoj. Прозревший будущую Россию. Беседа с историком Артемием Ермаковым. Pavoslavie.ru.