Aleksandro la 4-a (Makedonio)
Aleksandro la 4-a | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Αλέξανδρος Δ' | |||||
Naskiĝo | en Babilono | ||||
Morto | en Antikva Makedonio | ||||
Mortis per | Veneno vd | ||||
Tombo | Amfipolis vd | ||||
Lingvoj | antikva greka vd | ||||
Ŝtataneco | Antikva Makedonio vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Argead dynasty vd | ||||
Patro | Aleksandro la Granda vd | ||||
Patrino | Roksano vd | ||||
Gefratoj | Heraklo de Makedonio vd | ||||
Edz(in)o | Deidamia I of Epirus (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | suvereno vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Aleksandro la 4-a (greke: Ἀλέξανδρος Δ΄; aŭgusto 323–309 a.K. en aĝo de nur 14 jaroj),[1] erare nomita foje en modernaj epokoj Ego aŭ Aegus,[2] estis la filo de Aleksandro la Granda (nome Aleksandro la 3-a de Makedonio) kaj de princino Roksano de Baktrio.
Aleksandro la 4-a estis la filo de greka patro, nome Aleksandro la Granda kaj de sogdia persa patrino, Roksano.[3][4][5] Li estis nepo de Filipo la 2-a (Makedonio). Ĉar Roksano estis graveda kiam ŝia edzo mortiĝis kaj oni ne sciis ankoraŭ la sekson de la naskota filo, estis malkonsento inter la makedonaj armeanoj rilate al la ordo de sukcedo. Dum la infanterianoj subtenis la onklon de la bebo, nome Filipo la 3-a (kiu estis malfort-mensa), la ĥiliarko Perdikkas, komandanto de la elitaj kavalerianoj, konvinkis ilin atendi espere ke la naskota filo de Roksano estu vira. La frakcioj interkonsentis, decidante ke Perdikkas regu la imperion kiel regento dum Filipo regu, sed nur kiel figuro sen reala povo. Se la bebo estos vira, tiam li estu reĝo. Aleksandro la 4-a estis naskita en aŭgusto, 323 a.K. aŭ dum la sekva duonjaro.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Iuj historiistoj insistas ke li jam estis mortigita la antaŭan jaron -310, do nur 13-jara - ekzemple la usonanoj N.G.L. Hammond and F.W. Walbank defendas la tezon ke la morto nur okazis en malfrua somero 310, post la 14-jariĝo en aŭgusto. Ĉiukaze li kun la patrino Roksano estis venenigita.
- ↑ La eraro estis kaŭzita de moderna misliterumado, ΑΙΓΟΥ por ΑΛΛΟΥ, el la teksto de la verko de Ptolemeo nome "Kanono de reĝoj". Vidu ekz. (1911) Encyclopaedia Britannica. Chugg, Andrew Michael. (2007) The Quest for the Tomb of Alexander the Great. Lulu ĉe Google Books..
- ↑ Ahmed, S. Z. (2004), Chaghatai: the Fabulous Cities and People of the Silk Road, West Conshokoken: Infinity Publishing, p. 61.
- ↑ Strachan, Edward kaj Roy Bolton (2008), Russia and Europe in the Nineteenth Century, London: Sphinx Fine Art, p. 87, ISBN 978-1-907200-02-1.
- ↑ Livius.org. "Roxane." Articles on Ancient History. Retejo laste modifita la 17an de Aŭgusto 2015. Alirita la 29an de Aŭgusto 2016.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Smith, William (eldonisto); Dictionary of Greek and Roman Biography and Mythology, "Alexander IV", Boston, (1867).
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Aleksandro la 4-a (Makedonio) – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
- Livius.org: Aleksandro la 4-a Arkivigite je 2013-09-24 per la retarkivo Wayback Machine
- Wiki Classical Dictionary: Aleksandro la 4-a Arkivigite je 2006-05-11 per la retarkivo Wayback Machine