Aleksej Suvorin
Aleksej Suvorin | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Алексей Суворин | ||
Naskiĝo | 11-an de septembro 1834 en Korshevo, Bobrovsky Uyezd, ![]() | |
Morto | 11-an de aŭgusto 1912 (77-jaraĝa) en Puŝkin | |
Tombo | Nikolskoe Cemetery of Alexander Nevsky Lavra (en) ![]() ![]() | |
Etno | rusoj vd | |
Lingvoj | rusa vd | |
Ŝtataneco | Rusia Imperio ![]() | |
Alma mater | Voronezh Cadet Corps (en) ![]() Constantine Artillery School (en) ![]() ![]() | |
Partio | Russian Assembly (en) ![]() ![]() | |
Subskribo ![]() | ||
Familio | ||
Edz(in)o | Anna Suvorinа (en) ![]() Anna Orfanova (en) ![]() ![]() | |
Infanoj | Boris Alexeievitch Suvorin (en) ![]() ( ![]() Mikhail Suvorin (en) ![]() ( ![]() ![]() Alexei Suvorin (en) ![]() ( ![]() ![]() ![]() | |
Profesio | ||
Alia nomo | Василий Марков • А. И—н • А. Бобровский • Незнакомец vd | |
Okupo | ĵurnalisto literaturkritikisto publikigisto teatra kritikisto eldonisto verkisto dramaturgo ![]() | |
Laborkampo | Ĵurnalismo, opinia ĵurnalismo, literatura kritiko, theatre criticism (en) ![]() ![]() | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Aleksej Sergejeviĉ Suvorin (ruse Алексей Сергеевич Суворин; la 11-an de septembro 1834, Korŝevo, Voroneĵa gubernio — la 11-an de aŭgusto 1912, Carskoje Selo, Rusia imperio) estis rusa publikigisto kaj ĵurnalisto, eldonisto de gazetoj kaj libroj kies publikiga imperio havis konsiderindan influon dum la lastaj jardekoj de la Rusia Imperio.
Li komencis sian karieron kiel instruisto en provinco, daŭrigis kiel liberala ĵurnalisto en Sankt-Peterburgo, sed, kiel multaj liaj samtempuloj, grave ŝanĝis sian socio-politikan vidpunkton, laŭgrade transirante al naciismo. Li estis unu el gravaj subtenantoj de Anton Ĉeĥov, sed poste ili distanciĝis, ĉefe kiam Suvorin iĝis malpli liberala kaj apoganto de antisemitismo. Tiam li engaĝiĝis en teatro kaj fondis sian propran kompanion.