Alexander Faltin
Alexander Faltin | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 24-an de decembro 1819 en Liepāja | |
Morto | 8-an de novembro 1899 (79-jaraĝa) en Wiesbaden | |
Ŝtataneco | Latvio vd | |
Alma mater | Imperia universitato de Dorpat vd | |
Familio | ||
Patro | Johann Friedrich Leopold Faltin (en) vd | |
Patrino | Juliane, geb. von Vietinghoff Faltin (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | politikisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Alexander Hermann FALTIN (latve Hermanis Aleksandrs Faltins; naskiĝinta la 24-an de decembro 1819[1] en Liepāja, mortinta la 8-an de novembro 1899 en Wiesbaden) estis baltgermana juristo, liberala politikisto, reformisto kaj redaktisto.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Post studo de jursciencoj ĉe la Imperiestra Universitato de Tartu li ekdeĵoris por la kurlanda supera kortumo. Inter 1853 kaj 1881 li estis municipkonsiliano de Rigo kaj ĉefo de la Granda gildo en Rigo. En sia skribaĵo Über den Anzeigenbeweis in Livland (1857) li ege kondamnis torturadon. Kiel delegito riga ĉe Centra justickomisiono (1864) li engaĝiĝis pri la kondamno laŭ indicoj kio antaŭenpuŝis la forigon de torturado en la rusia leĝaro.
Ekde 1853 Faldin estis direktoro kaj inter 1886 kaj 1894 prezideanto de la fervojlinioj inter Rigo kaj Daugavpils respektive Rigo kaj Tukums. Li ankaŭ reklamis por konstrui linion inter Rigo kaj Jelgava. Krome li kunfondis la gazeto "Baltische Monatsschrift" kiun li ankaŭ kun aliaj redaktistis. Tie li skribis ĉefe pri politikaj kaj ekonomiaj temoj.
En la jaro 1852-a li promociiĝis je kolegia asesoro kaj reicevis en 1858 malhelan bronzan medalon en memoro je Krimea milito (1853-1856). En 1877 oni aljuĝis al li la heredan honorcivitanecon de Rigo. En 1882 Faltin, post la ricevo de Vladimiro-ordeno, autxomate iĝis nobelo (registriĝo en la 16.2.1883 fare de la livlandaj aŭtoritatoj).
Liaj gepatroj estis la bestokuracisto Johann Friedrich Leopold Faltin kaj de grafino Juliane Dorothea von Vietinghoff (1796-1866). Lia frato estis la evangelia misiisto Rudolf Faltin.
Publikigoj libraj
[redakti | redakti fonton]- Über den Anzeigebeweis in Livland nach der Theorie und Praxis. Rigo kaj Leipzig, Dresden, 1857.
- Die Reform der Rechtspflege in den Ostseeprovinzen. (Speciala presitaĵo je "Baltische Monatsschrift"), Rigo 1863
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Registro ĉe Baltisches biografisches Lexikon digital (BBLD)
- Album academicum ĉe Tartu-universitato, Tartu 1889
- Sitzungsberichte der Gesellschaft für Geschichte und Alterthumskunde der Ostseeprovinzen Russlands, Rigo 1899, p. 145 [1]
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ dateninga noto pri bapto ĉe Triunuo-kirko. Arkivita el la originalo je 2019-10-29. Alirita 2022-04-26 .