Saltu al enhavo

Alexander Gaheis

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Alexander GAHEIS (naskiĝinta la 3-an de februaro 1869 en Hainburg ĉe Danubo, mortinta la 17-an de novembro 1942 en Vieno) estis aŭstra klasika filologo kaj arkeologo.

Post studo de klasika filologio, arkeologio kaj historio de Antikva epoko ĉe la universitato de Vieno li doktoriĝis en februaro 1894.[1] En 1896 li gajnis la rajton instruisti gimnazie. Sekvis deĵorado kiel helpanto ĉe viena gimnazio. Forpermeson li ricevis en 1898 kaj 1899 por esploradvojaĝoj je Malgranda Azio.

De 1899 ĝis 1909 Gaheis gimnaziinstruistis en Triesto; poste li samofice aktivis en Hietzing. Paralele li neniam neglektis historiajn, epigrafiajn kaj arkeologiajn studojn. Fokuso grava por li estis ankaŭ la antaŭenigo de regiona historioksplikado en Aŭstrujo. En 1919 li novordigis la aferojn en la Arkeologia muzeo de Enns. Inter 1920 kaj 1933 estris li la elfosadojn de la romana urbo Lauriacum (apud Enns). Gaheis popularigis siajn esplorrezultojn gimnazie kaj publike (per rondgivdadoj, prelegoj, ravaj publikigoj). Pensiiĝo en 1925 eĉ ne ĉesigis sciencistan engaĝiĝon de li.

Famiĝis Gaheis krome kiel epigrafikisto eldonante enskribajn kolektojn kaj helpante Eugen Bormann ĉe eldonado de la 11-a volumo de Corpus Inscriptionum Latinarum (CIL). La leksikonego Paulys Realencyclopädie der classischen Altertumswissensĉaft (RE) ŝuldas al li serion da interesaj pripersonaj artikoloj.

Anis Gaheis korespondmembrece ĉe Aŭstra Arkeologia Instituto (1911) kaj de Germana Arkeologia Instituto (1926).

Skribaĵoj (elekto)

[redakti | redakti fonton]
  • "De troporum in L. Annaei Senecae tragoediis, generibus potioribus". Ĉe: Dissertationes philologae Vindobonenses. Band 5 (1895), p. 1–64 (disertacio)
  • Altrömisches Leben aus den Inschriften. I.–III. Teil. Zwölfter–Vierzehnter Jahresbericht des k. k. Staats-Gymnasiums im XIII. Bezirke in Wien, Wien 1912–1914
  • Inschriften aus der römischen Kaiserzeit. Ausgewählt und mit erklärenden Anmerkungen versehen. Wien 1925
  • Gaukler im Altertum. München 1926
  • "Das römische Tür- und Kastenschloß". Ĉe: Jahreshefte des Österreichischen Archäologischen Instituts, volumo 26 (1930), suplementa folio, p. 231–262
  • Lauriacum. Führer durch die Altertümer von Enns. Linz 1937

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • "Gaheis, Alexander" - ĉe: Österreichisches Biographisches Lexikon 1815–1950 (ÖBL). Volumo 1, Verlag der Österreichischen Akademie der Wissenschaften, Wien 1957, p. 392
  • Herbert Kneifel: "Prof. Dr. Alexander Gaheis. Erinnerung an den Erforscher unseres Heimatbodens". Ĉe: H. Kneifel: Mein Enns. Beiträge zur Geschichte der ältesten Stadt Österreichs. Linz 1988, ISBN 978-3-85214-497-9, p. 327

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  1. doktoriĝaktoj, PH RA 798