Alexander Macklin
Aspekto
Alexander Macklin | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de septembro 1889 en Barato |
Morto | 21-an de marto 1967 (77-jaraĝa) en Aberdeen |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Alma mater | Universitato de Londono Plymouth College (en) |
Okupo | |
Okupo | esploristo kuracisto |
Alexander HEPBURNE MACKLIN (n. en 1889 - m. la 21-an de marto 1967) estis brita kuracisto, kiu laboris kiel unu el la du kirurgoj de la Imperia Transantarkta Ekspedicio de Ernest Shackleton inter 1914 kaj 1917. En 1922, li cetere aniĝis al la lasta vojaĝo de Shackleton al Antarkto, la ekspedicio Shackleton-Rowett, sur la ŝipo Quest.
Li post la morto de Shackleton daŭre servis en la brita armeo, ĝis la Dua mondmilito, dum kiu li estis leŭtenanto-kolonelo kaj kuracisto en orienta Afriko. Li sekve enloĝiĝis en Aberdeen kun sia edzino Jean, kaj mortis tie en 1967.