Saltu al enhavo

Alexander Vaughn Miller

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Alexander Vaughn Miller
Alexander Vaughn Miller en unu el siaj Jutubaj filmetoj
Alexander Vaughn Miller en unu el siaj Jutubaj filmetoj
Persona informo
Lingvoj anglaEsperanto
Nacieco Usono
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Alexander Vaughn MILLER (esperante Alekso MILLER) estas usona aŭtoro, aktoro, muzikisto, kaj instruisto. Li partoprenas en NASK ekde 2016. En 2017, li publikigis tri dulingvajn infanlibrojn pri pirato kun la malsano celiakio: Kapitano Katarino: La Pirato Alergia je Gluteno, Kapitano Katarino kaj la Malto de Veneno, kaj Kapitano Katarino kaj la Aĉa Arakido. Ĉiu libro pri Kapitano Katarino enhavas kaj anglan kaj Esperantan versiojn de la teksto kaj estas havebla per Amazon. En 2019, li eldonis dulingvan infanlibron pri mufenoj: La Nupto de l’ Mufenvendisto. En 2020, li eldonis dulingvan infanlibron pri malgrandiĝpova superheroino: Malplejoto kaj la TroDa Roboto.

Projektoj

[redakti | redakti fonton]

Edukaj filmetoj en Esperanto

[redakti | redakti fonton]

Lia kanalo "Exploring Esperanto" en YouTube enhavas edukajn filmetojn pri Esperanto, inkluzive de gramatikaj lecionoj, kantoj, sonlibroj, kaj teatraĵoj. Li ludas la banĝon, gitaron, ukulelon, kaj mandolinon, kaj ofte akompanas sin en siaj filmetoj. Kiel aktoro, li aperis en kelkaj filmoj kaj la usonaj televidaj serioj Turn: Washington's Spies (La Spionoj de Vaŝingtono), Mercy Street (Kompatstrato), kaj Homeland (Hejmlando).

Usona Bona Film-Festivalo

[redakti | redakti fonton]

En 2021, Alekso fondis la Usonan Bonan Film-Festivalon dum sia mandato kiel vicprezidanto de Esperanto-USA[1]. Post 2 sukcesaj konkursoj en 2021, li akiris la financan subtenon de Esperantic Studies Foundation por duobligi kaj poste kvarobligi la originalan grandon de la konkursaj premioj. Li estris la festivalon 5 fojojn ĝis Catherine Neilson fariĝis la festival-estro en 2024. Li okazigis ruĝtapiŝajn premierojn en 2023 kaj 2024 por la filmoj kreitaj en Atlanta, Georgio por la konkurso.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. (eo) La Usona Bona Film-Festivalo, Esperanto-USA

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Kinarto kaj ni

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]