Alexandroff Ragtime Band
Alexandroff Ragtime Band (ARB) | |
---|---|
Deveno | ![]() |
Ĝenroj | ragtimo, bluso, ĵazo |
Aktivaj jaroj | 1987 – 2008 |
Retejo | www.ragtime.dir.bg |
Membroj | |
Rumen Aleksandrov | |
Alexandroff Ragtime Band (ARB) estas bulgara ĵaza formacio. La grupo estis fondita somere 1986 de Rumen Aleksandrov. La unua scena prezentiĝo estas dum monato aprilo de 1987 en Plovdiv en Junulara ĵaz-sceno, organizita de ĵurnalisto Vladimir Gadĵev.
ARB estas rondo de muzikistoj, kunigitaj de ilia intereso al tradicia ĵazo - ragtimo, diksilando, bluso.
De la jaro 1987 ĝis somero de 1990, komune kun ĵazkritikisto Vladimir Gadĵev, ARB estas orkestro en „Saturday Jazz Club“ kaj organizas festivalon „Jazz In The Garden“ dum jaroj 1988, 1989 kaj 1990 en Sofio. En la kapelo ludas ĉiuj tiutempaj bulgaraj ĵazludantoj-gvidantoj - Dinamit Bras Bando, Blankaj, Verdaj, Ruĝaj, Akustika versio, Yıldız İbrahimova kaj multaj aliaj. En la tria festivalo partoprenas ankaŭ pianisto Milĉo Leviev kun sia kombo.
Diskografio
[redakti | redakti fonton]- CD - ARB "Sentimental Journey" — 2006