Saltu al enhavo

Alexis Littré

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alexis Littré
(1658-1726)
"Historio de la Reĝa Akadmeio de Sciencoj de Francio", eldonaĵo de 1705.
"Historio de la Reĝa Akadmeio de Sciencoj de Francio", eldonaĵo de 1705.
Persona informo
Alexis Littré
Naskiĝo 21-an de julio 1658
en Cordes-sur-Ciel, Francio
Morto 3-an de februaro 1726
en Parizo, Francio
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Parizo
Akademio de Sciencoj de Francio
Universitato de Montpellier
Profesio
Okupo kuracisto
anatomo
verkisto de nefikcio
universitata instruisto
kirurgo Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Alexis Littré estis franca kuracisto, anatomo, sciencisto kaj kirurgo, membro de la Akademio de Sciencoj de Francio. Li studis Medicinon en la Universitato de Montpellier kaj poste en Parizo, kie pli malfrue li instruis anatomion kiel privata profesoro dum 15 jaroj.

Alexis Littré certe estis zorgema anatomo, samtempe senlaca en la serĉado de scio, li rakontas anekdoton pri li, kiu en unu jaro, studis pli ol ducent kadavrojn en la Pariza Hospitalo de Salpêtrière, jes, vi legis ĝuste, li sekciis, nenio pli kaj nenio malpli ol 200 kadavrojn en unu jaro.

En jaro 1710, nia protagonisto, farinte postmortan ekzamenon de infano, observis la misformiĝon neniam antaŭe priskribitan: malbone formita anuson kaj rekomendis la sisteman praktikon de transperitonea linfadenopatia cekostomio ĉe ĉiuj pacientoj kun nemalfermita anuso.

Nia glora anatomo kaj kirurgo ankaŭ estas konata pro tio, ke li priskribis la Hernion, kiu portas lian nomon: Hernio de Littré.

La mukozaj uretraj glandoj de la maskla uretro ankaŭ estas nomitaj laŭ li. Tiuj strukturoj estos konataj kiel "Littré-glandoj", kaj ilia inflamo foje estas nomita "littreito" per asocio kun ĝia eltrovinto.

Genitalaj duktoj kaj aliaj akcesoraj seksaj glandoj, kie oni vidas la Glandojn de Littré.

Parolante plu pri lia laboro ene de anatomio, oni povas diri ke en tiu jaro de 1710 li publikigis sian plej faman traktaĵon "Diverses observations anatomiques".

Ankaŭ ĉi tie Littré estis la unua, kiu sugestis la eblecon fari lumban kolostomion por kolonobstrukco. Reviziante la bibliografion pri Littré, oni devas mencii la kolostomion.

En 1699 li iĝis membro de la Akademio de Sciencoj. Liaj multaj traktaĵoj estis publikigitaj en "Histoire de l'Académie des sciences, kune kun la artikoloj pri matematiko kaj fiziko". Littré publikigis pli ol 30 artikolojn.

  • Description de l’urèthre de l’homme, 1700
  • Observation sur une nouvelle espèce de hernie. Parizo, 1700
  • Observations sur les ovaires 1701
  • Observation d’un foetus humain trouvé dans la trompe gauche de la matrice 1702
  • Observations sur des plaies de ventre 1705
  • Diverse observations anatomiques, Histoire de l'Académie royale des sciences, Parizo, 1710
  • Observations sur la gonorrhée 1711
  • Observations sur reins d'un Foetus humain de neuf mois
  • Observations sur la Matrice d'une fille de deux mois
  • Observations sur un Fœtus monstrueux qui n'avoit qu'un Œil
  • Observations sur des Playes de Ventre, 4-an de februaro, 1705
  • Diverse observations anatomiques 1732

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
  • Jean-Baptiste Du Hamel (11.06.1623-06.08.1706)[1]
  • Jacob Benignus Winsløw (17.04.1669-03.04.1760) dandevena franca anatomo
  • Jean-Louis Petit (1674-1750)
  • Pierre Barrère (1690-1755) franca kuracisto kaj naturalisto
  • August Gottlieb Richter (1742-1812) germana kirurgo
  • Benjamin Rush (1746-1813) usona kuracisto kaj Patro Fondinto de Usono
  • Johann Friedrich Meckel (1781-1833) germana anatomo
  • Jean Zuléma Amussat (1796-1856) franca kirurgo
  • Joseph-Marie Quérard (1796-1865) franca bibliografo
  • Émile Littré (1801-1881) franca kuracisto kaj leksikografo

Referencoj

[redakti | redakti fonton]