Saltu al enhavo

Alexis Sablone

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alexis Sablone
Persona informo
Naskiĝo 12-an de aŭgusto 1986 (1986-08-12) (37-jaraĝa)
en Old Saybrook
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Barnard College Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo rultabulisto
arkitekto
artisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Alexis Sablone estas 37-jara usona rultabulistino, kiu laŭ la stato de julio 2021 viciĝis je la 12-a rango en la mondo. Ŝi konkuris en ĉiu konkurado de la Ekstremsportaj Ludoj, tutmonda konkursaro angle nomata X Games [EKS gejmz] ekde 2009, en la Monda Rultabulada Ĉampioneco, kaj en pliaj konkursoj. Alexis Sablone konkuris en la Somera Olimpiko 2020 en Tokio, atingante la 4-an rangon en la strata finalo de virinoj. Krom esti profesia rultabulisto, Sablone havas magistron en arkitekturo de la Masaĉuseca Instituto de Teknologio (MIT). Laŭ la stato de 2022 ŝi loĝas en Broklino, urboparto de Novjorko.