Saltu al enhavo

Alfonso Vidal y Planas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alfonso Vidal y Planas
Persona informo
Naskonomo Alfonso Vidal y Planas
Naskiĝo 30-an de novembro 1890 (1890-11-30)
en Santa Coloma de Farners
Morto 30-an de novembro 1964 (1964-11-30) (74-jaraĝa)
en Tijuana
Lingvoj hispanakataluna vd
Ŝtataneco Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo ĵurnalisto
anarki-sindikatismo
verkisto
murdinto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Alfonso VIDAL y Planas (Santa Coloma de Farners, 1891 - Tijuana, 1965) estis hispana poeto, rakontisto, dramaturgo kaj ĵurnalisto de la bohemia etoso.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Li estis doktoro en Metafiziko ĉe la Universitato de Indianapolo kaj profesoro de Hispana Literaturo kaj Elementa Filozofio en Tijuana.

Santa Isabel de Ceres (1922), nº 308 de La Novela Teatral. Karikaturo de Manuel Tovar Siles.

En humora ĵurnalismo li fondis kaj estris El Loco kaj kunlaboris kun ¡Oh, la la!. Nestabila, perfortema kaj polemikema, Vidal y Planas murdis la 2an de marto 1923 sian partneron Luis Antón del Olmet en Saloneto de la Teatro Eslava de Madrido, ne serioza ĵurnalisto kiu same skribis kiel bolŝeviko kaj kiel laŭdanto de la reĝo Alfonso la 13-a kaj direktoro de El Parlamentario. Tial li estis kondamnita je dek du jaroj de prizono, de kiuj li pasigis tri en prizono.

Dum la Hispana Enlanda Milito li estis ligita al la CNT kaj liberigis multajn personojn kiuj estis malliberigitaj de respublikanoj. Ángel Pestaña nomumis lin por direktori El Sindicalista. Post la milito li ekziliĝis. Li verkis kaj publikigis en Tijuana kelkajn librojn de poezio: nome Poemas del destierro, de yanquilandia y de la muerte (1963), Cirios en los rascacielos (1963) kaj Las hogueras del ocaso (1965). En tiuj libroj li kombinas arton de grava verkisto kun la doloriga realo de izolita, perceptema, religia kaj nostalgia homo. Lia religieco estas, tamen, tiu de liberalulo kaj manifestiĝas fundamente en lia filozofia dimensio anstataŭ en la kampo de la fido. Li mortis en Tijuana (Meksiko) en 1965.[1]

Lia romano Santa Isabel de Ceres estis lia granda sukceso. Adaptita al teatro fare de la propra aŭtoro, la verko estis ludita dum tri monatoj sinsekvaj. Ĝi rakontas la amon de pentristo por prostitutino kiun li klopodas savi. Ĝi enhavas membiografian enhavon, ĉar ankaŭ Vidal y Planas eligis el bordelo tiun kiu estos lia edzino, nome Elena Manzanares.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Barreiro, 2007, p. 88.

Bibliografioj

[redakti | redakti fonton]
  • Barreiro, Javier (2001). Cruces de bohemia: Vidal y Planas, Noel, Retana, Gálvez, Dicenta y Barrantes. Zaragoza: UnaLuna.
  • Barreiro, Javier (2007). «Los bestsellers de la bohemia española» (pdf). Boletín Hispano Helvético 10: 81-100. ISSN 1660-4938

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]