Alfréd Márkus
Alfréd Márkus | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Márkus Alfréd |
Naskiĝo | la 14-an de februaro 1883 en ![]() |
Morto | la 30-an de oktobro 1946 en ![]() |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt (–dekjaro de 1900) ![]() |
Okupo | |
Okupo | komponisto dirigento ![]() |
Alfréd Márkus [mArkuŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Márkus Alfréd, eksterlande Fred Markush estis hungara komponisto, dirigento, helpekzercisto.
Alfréd Márkus [1] naskiĝis la 14-an de februaro 1883 en Budapeŝto, li mortis la 30-an de oktobro 1946 en Novjorko (Usono) (aliaj fontoj mencias malsamajn datenojn!).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Alfréd Márkus frekventis komercan akademion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en la Muzikakademio. Ekde 1912 li havis helpekzercistan postenon en teatro en la ĉefurbo, poste province. En 1915 li edziĝis. Baldaŭ li estis muzika teatrestro de Operetoteatro (Budapeŝto). Inter 1940 kaj 1944 li estis dirigento de la juda teatro pro la kontraŭjudaj leĝoj. En 1946 li vojaĝis al muzika kongreso en Novjorko, kie li mortis. Liaj ŝlagroj, filmaj muzikoj kaj operetoj havis vastan konatecon.
Elektitaj ŝlagroj
[redakti | redakti fonton]- Sonĝoaŭto (la ĉefa filma melodio)
- Oly jól csúszik ez a banánhéj
- Az én babám egy fekete nő
Elektitaj teatraĵoj, kie li komponis la muzikojn
[redakti | redakti fonton]- Marci (muzika komedio, 1916)
- Férjhez megy a feleségem (muzika komedio, 1921)
- A csúnya lány (muzika komedio, 1930)