Saltu al enhavo

Alfred Delp

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Alfred Friedrich DELP (naskiĝinta la 15-an de septembro 1907 en Mannheim, ekzekutita la 2-an de februaro 1945 en Berlin-Plötzensee) estis germana jezuito, romkatolika pastro kaj membro de la kontraŭfaŝisma rezistantaro Kreisauer Kreis.

Alfred Delp, martiro

Estante filo de komercisto li frontis enfamilian dukonfesiecon. En 1921 li ekfrekventis la Episkopujan konvikton kaj gimnazion je Dieburg kie li aktivis en la katolika junularmovado. Post trapaso de la abiturienta ekzameno li fariĝis en la 1926-a jaro ordenano. En 1935 aperis lia unua libro Tragische Existenz. Elirante de la ekzistadismo de Martin Heidegger, li evoluigis sistemon de humanismo laŭ Dia leĝo.

Ordinacio venis en 1937; Delp iĝis kunlaboranto de la munkena gazeto "Stimmen der Zeit" kiel fakulo pri urĝaj socialaj demandoj. Por ties solvo estu aplikata la ilaro de la katolika sociala doktrino. Post malpermeso de ĉi periodaĵo kaj konfisko de la redakciejo en 1941 fare de la nazioj, Delp retiriĝis al la munkena distrikto Bogenhausen. Li nomumiĝas rektoro de la kirko Sankta Georgo kaj komisiiĝis fare de la episkoparo de Fulda skizi ideojn pri modernigita porvira animzorgado.

En 1942 li sekvis la volon de la jezuita provinciestro ne rifuzi petojn fare de la rezistadano de Kreisauer Kreis ĉirkaŭ Helmuth James Graf von Moltke. Delp ellaboris aparte por ĉi grupo koncepton socialdoktrinan verkante politikajn pamfletojn pri la laboristaro kaj la kamparanaro. Krome li peris kontaktojn al aliaj munkenaj kontraŭfaŝistoj.

Delp mem, malkiel aliaj anoj de Kreisauer Kreis, ne estis implikita en ŝtatrenversaj planoj faritaj antaŭ la atenco de la 20-a de julio 1944 kontraŭ Adolf Hitler. Tamen, en julio 1944 Delp estis arestita kaj kondamnita je mortpuno en la 11.1.1945 kune kun Moltke fare de Roland Freisler. Post ekzekuto la kadavro estis bruligita kaj la cindro disŝutita super forĵetakvaj kampoj de Berlino.

En 1947 oni publikigis liajn elprizonajn notojn kaj leterojn sub la titolo Im Angesicht des Todes.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]