Alfredo Bauer
Alfredo Bauer | |
---|---|
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Alfredo Ackermann • Jorge Bermúdez Blanco • Roberto Bandler |
Naskiĝo | 14-an de novembro 1924 en Vieno |
Morto | 21-an de majo 2016 (91-jaraĝa) en Bonaero |
Lingvoj | germana • hispana |
Ŝtataneco | Aŭstrio Argentino |
Okupo | |
Okupo | historiisto dramaturgo tradukisto verkisto kuracisto-verkisto ginekologo kuracisto |
Alfredo Bauer (* 14-an de novembro 1924 en Vieno) estas aŭstra-argentina kuracisto kaj verkisto.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Alfredo Bauer devenas el juda familio. Post la aligo de Aŭstrio al Germanio li elmigris kun siaj gepatroj al Argentino. Li frekventis la germanlingvan kontraŭfaŝisman lernejon Pestalozzi-Schule en Bonaero kaj aktivis en la Komunista Junulara Ligo.
Post la Dua Mondmilito li restis en Argentino, studis medicinon kaj laboris kiel ginekologo. Li estis de 1946 membro de la Komunista Partio de Argentino kaj pro siaj politikaj postuloj ofte konfliktiĝis kun la reĝimo.
En la jaro 2002 li ricevis, kune kun Fritz Kalmar la Theodor-Kramer-premion de la societo Theodor-Kramer-Gesellschaft pro sia verkado dum la rezistado kaj en ekzilo.
Verkoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- La mujer, ser social y conciencia, 1970
- Historia Crítica de los Judíos, 1971
- Los compañeros antepasados, 1976
- Mythen-Szenen. Mini-Dramen, Mainz: Verlag André Thiele 2009, ISBN 978-3-940884-17-6
En Esperanta traduko aperis en 2011:
- Alfredo Bauer: Kritika historio de la judoj, vol. 1, elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2011, 459 paĝoj, ISBN 978-2-918300-64-9 (teksto por MAS-anoj senpage elŝutebla)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Informoj pri Alfredo Bauer en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)
- Bauer im Exil-Archiv Arkivigite je 2007-11-07 per la retarkivo Wayback Machine
- Kurzbiografie auf klahrgesellschaft.at
- Interview des Standard mit Alfredo Bauer: "Es waren Österreichs Feinde, die uns vertrieben" (23. Oktober 2009)