Algadefe
Algadefe | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 24238 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 301 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 20 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 13′ N, 5° 35′ U (mapo)42.218611111111-5.5830555555556Koordinatoj: 42° 13′ N, 5° 35′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 738 m [+] | ||
Areo | 15,33 km² (1 533 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Algadefe [+] | |||
Algadefe [algaDEfe] estas municipo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Esla-Campos, en la sudoriento de la provinco kaj en la historia areo Vega de Toral. Algadefe estas komprenebla etimologie el araba (plej verŝajne tra mozaraboj) kiel La Bordoj.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 15,33 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 283 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 500 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 44 km de Leono, provinca ĉefurbo; trapasas la municipan teritorion la rivero Esla. Ĝi limas norde kun Toral de los Guzmanes, sude kun Villamandos, oriente kun Villaornate y Castro, kaj okcidente kun Laguna de Negrillos.
Historio
[redakti | redakti fonton]Estas atestiloj el antaŭromia epoko kaj en Mezepoko okazis reloĝado rilate al monaĥejo jam en 904. La areo apartenis al la Regno Leono.
Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo (iam vitejoj, poste maizo kaj aliaj irigaciaj cerealoj) kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).