Algarrobo [algaRObo] (signife karobarbo, kio aperas stiligite kaj en la flago kaj en la blazono) estas hispana municipo de la provinco Malago, regiono Andaluzio. Estas en la sudorienta parto de la marborda provinco Malago, kiu siavice estas en la Costa del Sol, borde de la Mediteranea Maro kaj sur la deklivaro de montaro. Algarrobo mem estas preskaŭ marborda en la kerno kaj marborda en moderna parto.
Limas norde kun la municipoj Arenas kaj Sayalonga, oriente kaj okcidente kun Vélez-Málaga kaj sude kun la Mediteranea Maro. En 2016 estis 6232 oficialaj loĝantoj agnoskitaj de la Instituto Nacional de Estadística (INE).[1] La surfaca areo estas de 9,73 km² kaj la loĝdenso de 627,23 loĝ/km². Ties koordinatoj estas 36º46' N, 4º 2' O. Ĝi estas sur alteco de 86 metroj super marnivelo kaj je 39 kilometroj de la provinca ĉefurbo, nome Malago. La ĉefa kerno estas Algarrobo mem, vilaĝo de arabstila arkitkcturo je 3,5 kilometroj de la marbordoj. Aliaj kernoj estas Algarrobo Costa (marbordo), Mezquitilla (moskeeto) kaj Trayamar (arkeologia kuŝejo).