Ali Akbar Darjuŝ Nemseĉi
Ali Akbar Darjuŝ Nemseĉi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de aŭgusto 1901 en Tabrizo |
Morto | |
Lingvoj | persa • Esperanto |
Ŝtataneco | Irano |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Ali Akbar Darjuŝ NEMSEĈI (naskita la 2-an de aŭgusto 1901 en Tabrizo) estis irana esperantisto, zoroastrano, tapiŝfabrikanto kaj komercisto. Li lernis Esperanton en 1920. Sian unuan leteron li sendis al UEA; respondo alvenis pro la tiama malregula poŝta servo kaj aliaj malfaciloj post unu jaro. De 1921 li estis delegito de UEA, de 1928 komitatano. Li vizitis la Universalan Kongreson 1928 en Antverpeno. Li fondis Esperanto-grupon en Tabrizo kaj eldonis persan lernolibron.
La unua Irana Esperanto-asocio en Tabrizo, kiun li gvide fondis, aperis en la UEA-jarlibro de 1923 sub la nomo "Tabriza Esperanta Stelo", do oni konsideras ĝin fondita en tiu jaro - kvankam la Enciklopedio de Esperanto de 1934, do jardekon poste skribis pri li kaj la asocio, sed erare menciis ke ĝi estis nur fondita en 1925. Li tradukis lernolibron, "Ŝlosilo de Esperanto" en la persan lingvon kaj senpage disdonis ĝin al interesantoj. Laŭ la Dietterle-statistiko en 1928 Esperantistoj estis en 8 lokoj de la lando, interalie kompreneble Tabrizo. Laŭ la raporto de Internacia Centra Komitato (ICK) en 1930 Darjuŝ Nemseĉi „faris eksterordinaran oferon per aperigo de la persa ŝlosilo en 6.000 ekzempleroj".
Nomo
[redakti | redakti fonton]La Enciklopedio de Esperanto en la artikolo "Persujo" skribas pri Ati Akber Nemseĉi (kvankam eble oni ne bone ciferigis la presitan originalon), sed en artikolo Nemseĉi skribas pri A. Darjuŝ Nemseĉi: li fakte nomiĝis Ali Akbar Darjuŝ Nemseĉi.