Alister Edgar McGrath
Alister Edgar McGrath | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de januaro 1953 (71-jaraĝa) en Belfasto |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Alma mater | Kolegio Wadham Down High School (en) Kolegio Linacre Kolegio Merton Westcott House (en) |
Okupo | |
Okupo | teologo universitata instruisto verkisto pastro filozofo historiisto de kristanismo kemiisto edukisto biokemiisto |
TTT | |
Retejo | http://alistermcgrath.weebly.com |
Nune Alister Edgar McGrath profesoras pri Teologio ĉe King's College London kaj direktoras la Centre for Theology, Religion and Culture (Centro por Teologio, Religio kaj Kulturo). Li jam lekciis pri “historia Teologio” ĉe la Universitato de Oksfordo, kaj rektoris en la Teologia Kolegio de Wycliffe Hall, Oksfordo ĝis 2005.
McGrath elstaras pro siaj verkoj pri Teologio historia, Teologio sistema kaj scienca, kiel ankaŭ pro siaj eseoj pri “ kristana Apologetiko kaj lia opono kontraŭ la kontraŭreligiismo. Liaj esploroj kaj instruaj kaj verkaj aktivecoj estis akompanataj de lia konstanta formiĝo: akirante, ekzemple, diplomon de “Esplora Doktoro” en molekula Biofiziko kaj alian analogan en la Divinity ĉe la Universitato de Oksfordo.
Biografio
[redakti | redakti fonton]McGrath naskiĝis en Belfasto, Nord-Irlando kaj kreskis en Downpatrick, County Down, kies li vizitis la Superan Lernejon, En septembro de 1966 li fariĝis lernanto ĉe la metodista kolegio de Belfasto, kie liaj studoj fokusiĝis sur la matematiko, fiziko kaj kemio. Poste li lernantiĝis ĉe Wadham College, Oksfordo, en 1971, kie magistriĝis, plentaksite, pri kemio. Li komencis esploron pri molekula Biofiziko ĉe la Unoversitato de Oksfordo, Departemento de biokemio sub la superrigardo de Profesoro George Radda; plue li gajnis stipendiojn per kiuj en la periodo 1975-1978, li povis magistriĝi pri sia preferata teologio.[1]
Forlasinte Oksfordon, li iris lekcii ĉe la Universitato de Kembriĝo, kie ankaŭ ekstudis por aliri la sanktajn ordinojn en la Eklezio de Anglio, kies li fariĝis diakono (deĵorante en paroĥaj zorgoj) kaj pastoro en septembro 1981; li estis nomumita docento pri kristana doktrino kaj kristana etiko en 1983 ĉe la Wycliffe Hall, Oksfordo, kaj membro de la fakultato pri Teologio en la Oksforda Universitato.
McGrath sekve deĵoris kiel docento tra diversaj universitatoj kaj Superaj Institutoj.
Kulturaj kaj sciencaj pozicioj de McGrath
[redakti | redakti fonton]McGrath konfesas teisman evoluismon.[2] dum iam inklinis al ateismo, se ne ĝin tute konfesis. En sia eseo de 2004, The Twilight of Atheism, McGrath rimaŭrkigis kiel ateismo estus en dekadenco, krome kritikante Richard Dawkins per la substreko pri lia “embaraza nescio pri la kristana teologio”. Lia libro La Iluziiĝo de Dawkins – respondo al The God Delusion (La iluziiĝo pri Dio) de Dawkins – estis publikigita de SPCK[3] en februaro 2007, kaj la du nutris publikan debaton prie: “Ĉu la religia kredo damaĝas la bonstaton de la socio, aŭ ĝi necesas por provizi la moralajan kaj etikajn fundamentojn de sana socio?”
McGrath ankaŭ publike debatis kun la filozofo Daniel Dennett, ĉe Greer-Heard Point-Counterpoint Forum (februare 2007), en New Orleans.[4] Li estis intervjuita de Richard Dawkins pri sia libro Dawkins' God: Genes, Memes, and the Meaning of Life kaj la kredo ĝenerale, por la televida dokumentario The Root of All Evil? La intervjuo al McGrath ne estis inkluzivita en la fina montrado, sed la netelevidigita filmaĵo nun troviĝas en la reto.[5] McGrath asertas ke mem ne oponas la ateismon pro ĝia naturo, sed prefere la vidpunkton pri ateismo subtenitan per personoj argumentantaj kiel Dawkins.[6]
Laŭ McGrath, la Novaj ateistoj (New Atheism), stile Dawkins kaj similaj, kontraŭas la intelektajn instancojn de la intelektularo de la klasika klerismo.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]Inter la plej notaj publikigaĵoj:
- Mere Apologetics, How to Help Seekers and Skeptics Find Faith, 2012 (du volumojn
- Iustitia Dei: A History of the Christian Doctrine of Justification (1986) ISBN 0-521-62426-6
- Understanding the Trinity (1988) ISBN 0-310-29680-3
- Understanding Doctrine (1992) ISBN 0-310-47951-7
- Bridge-Building: Effective Christian Apologetics (1992) ISBN 0-85110-969-1
- Intellectuals Don't Need God and Other Modern Myths (1993) ISBN 0-310-59091-4
- A Life of John Calvin (1993) ISBN 0-631-18947-5
- A Passion for Truth: The Intellectual Coherence of Evangelicalism (1996) ISBN 0-8308-1866-9
- Science and Religion: An Introduction (1998) ISBN 0-631-20842-9
- Historical Theology: An Introduction to the History of Christian Thought (1998) ISBN 0-631-20844-5
- "I Believe": Exploring the Apostles' Creed (1998) ISBN 0-8308-1946-0
- T. F. Torrance: An Intellectual Biography (1999) ISBN 0-567-08683-6
- The Journey: A Pilgrim in the Lands of the Spirit (2000) ISBN 978-0-385-49588-2
- Christian Theology: An Introduction (2001) ISBN 0-631-22528-5 (assegnato come libro di testo per seminari)
- The Christian Theology Reader (2001) ISBN 0-631-20637-X (antologia con fonti primarie citate nel suo Christian Theology)
- In the Beginning : The Story of the King James Bible and How It Changed a Nation, a Language,and a Culture (2001) ISBN 0-385-72216-8
- Glimpsing the Face of God: The Search for Meaning in the Universe (2001) ISBN 0-8028-3980-0
- The Reenchantment of Nature: The Denial of Religion and the Ecological Crisis (2002) ISBN 978-0-385-50059-3
- Knowing Christ (2002) ISBN 0-385-50316-4
- A Scientific Theology v. 3 (2003) ISBN 0-567-08349-7
- A brief history of Heaven (2003) ISBN 0-631-23354-7
- The Twilight of Atheism: The Rise and Fall of Disbelief in the Modern World (2004) ISBN 0-385-50061-0
- Dawkins' God: Genes, Memes, and the Meaning of Life (2005) ISBN 1-4051-2538-1 (un saggio critico sullo scienziato Richard Dawkins e le sue tesi sulla religione)
- Christianity’s Dangerous Idea: The Protestant Revolution from the Sixteenth to the Twenty-First Century (2007) ISBN 978-0-06-082213-2
- The Dawkins Delusion? (2007) ISBN 0-281-05927-6 (Kritika frespndo al la eseo de Dawkins' titolita La iluziiĝo pri Dio)
- L'illusione di Dawkins, (2007) ISBN 978-8888747712 itale
- The Open Secret: A New Vision for Natural Theology (2008) ISBN 978-1-4051-2691-5
- A Fine-Tuned Universe: The Quest for God in Science and Theology (2009) ISBN 0-664-23310-4
- Heresy: A History of Defending the Truth (2009) ISBN 978-0-06-082214-9
- Mere Theology: Christian Faith and the Discipleship of the Mind (2010) ISBN 0-281-06209-9
- Chosen Ones (Series: The Aedyn Chronicles Volume: 1) (2010) ISBN 0-310-71812-0
- Flight of the Outcasts (Series: The Aedyn Chronicles Volume: 2) (2011) ISBN 0-310-71813-9
- Darkness Shall Fall (Series: The Aedyn Chronicles Volume: 3) (2011) ISBN 978-0-3107-1814-7
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Vidu: oficiala retejo Arkivigite je 2006-12-05 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ Vidu prie diversajn artikolojn sur Christian Evidence: [1], [2], [3], [4].
- ↑ Society for Promoting Christian Knowledge – vidu la respektivajn informojn de SPCK Arkivigite je 2007-03-03 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ Vidu: debato pri NOBTS Arkivigite je 2009-02-06 per la retarkivo Wayback Machine Konsultite 13/02/2012 angle
- ↑ Vidu: neeldonita intervjuo Arkivigite je 2011-06-29 per la retarkivo Wayback Machine.angle
- ↑ Science and Religion: A New Introduction - Google Books angle
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Chung, S. W. (ed.). Alister E. McGrath and Evangelical Theology: A Dynamic Engagement. Carlisle: Paternoster, 2003. ISBN 978-0-8010-2639-3
- Keating, James F. "The Natural Sciences as an Ancilla Theologiae Nova: Alister E. McGrath's A Scientific Theology." The Thomist 69 (2005): 127-52.
- Myers, Benjamin. "Alister McGrath's Scientific Theology." Reformed Theological Review 64 (2005): 15-34.
- Shipway, Brad. "The Theological Application of Bhaskar's Stratified Reality: The Scientific Theology of A. E. McGrath." Journal of Critical Realism 3 (2004): 191-203.
- Lorenzo Fazzini sur Avvenive de 27-a de oktobro 2012
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- [5] angle
- Sito ufficiale di Alister McGrath angle
- Forum con Alister McGrath - 'Is God a Delusion? Atheism and the Meaning of Life' Arkivigite je 2006-10-06 per la retarkivo Wayback Machine angle
- Alister McGrath su The Hour (CBC television) angle
- Richard Dawkins intervista Alister McGrath - Video angle
- Alister McGrath conversa con Nigel Bovey del The War Cry: Parte 1 Arkivigite je 2007-11-21 per la retarkivo Wayback Machine; Parte 2 Arkivigite je 2007-11-21 per la retarkivo Wayback Machine angle
- Christopher Hitchens discute con Alister McGrath Arkivigite je 2007-12-30 per la retarkivo Wayback Machine angle
- Alister McGrath discute con Peter Atkins alla Edinburgh University Arkivigite je 2008-09-15 per la retarkivo Wayback Machine angle
- Alister McGrath discute con Sue Blackmore alla Bristol University sulla mozione "credere in Dio è un'illusione pericolosa", 13/11/2007 Arkivigite je 2009-06-06 per la retarkivo Wayback Machine angle
- Full texts of McGrath's 2009 Gifford Lectures on natural theology Arkivigite je 2009-04-25 per la retarkivo Wayback Machine, also press notes, University of Aberdeen angle
- Sito ufficiale di Alister McGrath angle
- "The Dawkins Delusion" Arkivigite je 2007-02-14 per la retarkivo Wayback Machine Articolo di Alister McGrath, che riunisce le sue recensioni critiche de L'illusione di Dio angle
- "Religious persuasion" di Judith Cole: intervista di Alister McGrath. Belfast Telegraph 06/02/2007.Consultato 11/02/2012 angle