Saltu al enhavo

Aljucén (stacidomo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Aljucén.
Aljucén
Originala nomo Estación de Aljucén
Cikonioj apud stacidomo Aljucén
Cikonioj apud stacidomo Aljucén
fervoja stacidomo
Situo
Lando Hispanio Hispanio
Loko Merido
Geografia situo 38° 56′ 10″ N, 6° 24′ 28″ U (mapo)38.9362-6.40788Koordinatoj: 38° 56′ 10″ N, 6° 24′ 28″ U (mapo)

Geografia lokigo sur la mapo : Hispanio

Aljucén (Hispanio)
Aljucén (Hispanio)
DEC
Aljucén

Geografia lokigo sur la mapo : Provinco Badaĥozo

Aljucén (Provinco Badaĥozo)
Aljucén (Provinco Badaĥozo)
DEC
Aljucén
Map
Aljucén
Ecoj
Trakoj 2
Kajoj 2
Historio
Malfermo 1864
Administrado kaj utiligado
Proprietulo Adif
Trafikanto Renfe
Kodo 37600
Linioj
  • Media distancia: MD
  • Regional Exprés
vdr

Aljucén (hispane Estación de Aljucén) estas fervoja stacio situanta en la hispana municipo Merido en la provinco Badaĥozo, aŭtonoma komunumo Ekstremaduro. Ĝi havas servojn de Mezlonga Distanco funkciigatajn fare de Renfe.

Kvankam tiu stacio nomiĝas de Aljucén, vere Aljucén estas sufiĉe for kaj la stacio apenaŭ servas por la samnoma loĝloko, kiu estas norde survoje al Cáceres. Tial la nomo rilatas plie ne al la loĝloko, sed al la rivero Aljucén kiu enfluas en Gvadianon tute apud la stacio.

Trajnoj kiuj venas el Merido (Hispanio) survoje ĉu al Badajoz ĉu al Cáceres same venas ĝis tiu ĉi stacio okcidenten, sed tiam tiuj kiuj iras al Badajoz sekvas vojon okcidenten, dum tiuj kiuj iras al Cáceres sekvas vojon norden.

La stacio estas apud larĝiĝo de la rivero Gvadiano formita de apuda Akvobaraĵo de Montijo, kiu fakte estas sufiĉe for de Montijo mem.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]