La protestantisma Preĝejo Sankta Gregorio (germane: St. Gregorius-Kirche; Am Berg nr 1) fonditis kiel kapelo en 1238 kaj pligrandiĝis ekde ĉirkaŭ 1360 laŭpaŝe. Aparte furoras la seninterrompita pentro sur la plafono kiun faris inter 1699 kaj 1701 la kortega pentristo Johann Michael Thielemann el Arnstadt. Ankaŭ la altaro originas el Arnstadt farite de la kortega skulptisto Christoph Mell en la jaro 1706. Ĉar oni taskis la kirkon tro malhela instalitis en 1730 fenestroj kaj granda parto de la interno farbitis helkolore. La tiamaniere kaŝitaj pentraĵoj ankoraŭ malkovrotas. En 1998 restaŭritis almenaŭ la Holland-orgeno konstruita en 1824 fare de F.W. Holland el Schmiedefeld.